Ĉopsuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉopsuo kun rizo

Ĉopsuo[1] (ĉine 杂碎 aŭ 雜碎 angle Chop suey) estas manĝaĵo verŝajne elpensita de ĉinoj vivantaj en Usono, en la 1860-aj jaroj.

Ĝi konsistas el diversaj legomoj, mungidoj kaj fungoj kirlofrititaj en uoko. Kelkfoje oni aldonas porkaĵon, bovaĵonkokaĵon.

Ĉopsuo fariĝis elstara parto de la usona-, filipina-, kanada-, germana-, hindia-, kaj polinezia kuirarto. En Indonezio ĝi estas konata kiel cap cai kaj en Nederlando kiel tjap tjoi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]