Ĉornotisiv

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉornotisiv
vilaĝo en Ukrainio
Administrado
Poŝtkodo 90363
Demografio
Loĝantaro 2 232  (2001) [+]
Loĝdenso 441 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 5′ N, 23° 3′ O (mapo)48.07833333333323.053611111111Koordinatoj: 48° 5′ N, 23° 3′ O (mapo) [+]
Alto 129 m [+]
Areo 5,062 km² (50 6.2 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ĉornotisiv (Transkarpatio)
Ĉornotisiv (Transkarpatio)
DEC
Ĉornotisiv
Ĉornotisiv
Situo de Ĉornotisiv
Ĉornotisiv (Ukrainio)
Ĉornotisiv (Ukrainio)
DEC
Ĉornotisiv
Ĉornotisiv
Situo de Ĉornotisiv

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chornotysiv [+]
vdr
Transkarpata provinco en Ukrainio

Ĉornotisiv (ukraine Чорнотисів, hungare Feketeardó) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv. Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĉornotisiv situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, ĉefvojo kaj fervojo Satu Mare-Ĥust preteriras. Vinohradiv troviĝas 13 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1319 en formo Ordo. La komunumo ricevis reĝajn privilegiojn en 1355. En 1910 loĝis en Feketeardó 1662 da homoj, hungaroj en majoritato, rutenoj en minoritato. Ĝis 1920 Feketeardó apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Halmi, poste al Ĉeĥoslovakio. Feketeardó rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Ĉornotisiv apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Ĉornotisiv 2232 da homoj, plejparte rutenoj kaj ukrainoj, 25% hungaroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]