Ĉevalpovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉp)

Ĉevalpovo (mallonge ĈP) estas malnova mezurunuo de la povumo, anstataŭ kiu oni jam uzas kilovaton (kW). ĈP egalas al 75 kpm/s = 735,5 vatoj. Tio signifas ke maŝino kun 1 ĈP faras laboron de 75 kpm en 1 sekundo, ekzemple ke ĝi en tiu tempo levas mason da 75 kg je alto de unu metro.

La angla ĉevalpovo estas iom pli granda, ĉar 1 angla ĈP egalas al 746 vatoj.

La esprimo venas de James Watt, kiu konstatis, ke unu forta tirĉevalo laboras per 1 ĈP, sed ĉevalo kun averaĝa forto laboras nur je proksimume 50 procentaĵoj de tiu povumo.