Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato (nomita laŭ I. Uljanov) estas plej granda altlernejo de la Ĉuvaŝa Respubliko (Rusio), situiĝanta en la urbo Ĉeboksaro.

La Universitato estas fondita en 1967 surbaze de la Volgia filio de la Moskva Energetika Instituto kaj komence havis 5 fakultatojn: histori-filologian, ekonomian, medicinan, kemian, elektroteknikan.

Nuntempe la universitato havas 22 fakultatojn, kiuj estas disgrupitaj je 7 institutoj:

  • ĉuvaŝa filologio kaj kulturo;
  • socia;
  • ekonomio, financoj kaj juro;
  • naturaj sciencoj;
  • medicina;
  • internacia instituto de entreprenado kaj administrado;
  • teknika.

La Universitato havas 118 katedrojn, kie studas preskaŭ 13 mil studentoj. Ekde 1991 en Universitato studas eksterlandaj studentoj, ĉefe el Azio kaj Afriko

Ekde 1968 ĉiusemajne aperas universitata ĵurnalo "Uljanovec".

La rektoro de la universitato estas Lev KURAKOV.

Adreso de la Universitato [redakti]

Moskovskij pr. 15, Ĉeboksaro, 428015, Rusio.