Ĉuvaŝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉuvaŝoj (memnomo: чаваш [ĉavaŝ]) estas tjurklingva popolo loĝanta en Meza Volgio, Rusio.

La ĉuvaŝa etno formiĝis surbaze de la tjurklingvaj triboj de bolgaroj kaj suvaroj (suvazoj) kaj ankaŭ de la finno-ugraj triboj de marioj. La ĉuvaŝoj havas du subetnojn (foje oni nomas tri): virjaloj (turi) aŭ supraj ĉuvaŝoj loĝas en nord-okcidentaj regionoj de Ĉuvaŝio kaj anatrioj (malsupraj), loĝas en sudaj regionoj de Ĉuvaŝio kaj Uljanovska provinco. Laŭ kelkaj etnografoj ekzistas tria etnogrupo, kiu situas meze inter la supraj kaj malsupraj ĉuvaŝoj: anat-enĉioj (mezmalsupraj). Etnografiaj grupoj de ĉuvaŝoj ĉefe diferencas je virina vestaĵo kaj dialektaj specifaĵoj de la ĉiutaga vivo. Fakte la supraj ĉuvaŝoj kulture estas pli proksimaj al marioj kaj la malsupraj - al tataroj.

En la XV-XVIa-jarcentoj ĉuvaŝaj teroj estis sub la ĥanoj de Kazan kaj en 1551 deligitaro de ĉuvaŝoj kaj marioj venis al la rusa caro kun peto aligi ilin al la Moskva ŝtato por defendi kontraŭ la ĥanlando de Kazan.

Ĉuvaŝoj parolas la ĉuvaŝan lingvon kaj estas ortodoksaj kristanoj kun kelkaj paganaj tradicioj. Estas kelkaj vilaĝoj ekster Ĉuvaŝio kie la ĉuvaŝoj daŭre restas paganoj.

Laŭ la censo efektivigita en 2002 sur la teritorio de Rusia Federacio loĝis 1,6 milionoj da ĉuvaŝoj (nombre kvina popolo en Rusio). El ili 906 mil ĉuvaŝoj loĝis sur teritorio de Ĉuvaŝa Respubliko. Ekster ĝi, la plej grandaj grupoj de ĉuvaŝoj loĝis en Tatario (134 mil), Baŝkirio (119 mil), Samara provinco (115 mil), Uljanovska provinco (90 mil)

Oni opinias ke la nomo de la popolo devenas de la bolgara tribo - suvaroj (suvazoj).

Ĉuvaŝoj estas popolo kun longa terkultura kaj bestbreda tradicio. Ili kultivis sekalon, tritikon, avenon, milion, pizojn, lentojn, kanabon. Antaŭ la apero de terpomo la ĉuvaŝoj kultivis en granda kvanto rapon. Kiel tradiciaj okupoj estis ankaŭ lupolkultivado, abelbredado, legomkultivado, ĉasado. Ĉuvaŝoj bredis ĉevalojn, bovojn, kaprojn, kortbirdojn.

La vira nacia kostumo kutime estis tunikforma kanvasa ĉemizo kaj pantalono. La festaj ĉemizoj estis ornamataj per brodaĵoj. La supra vestaĵo estis farita el memtekstia drapo (kaftano), el ŝafofelo (pelto); kapvestoj – ŝafida ĉapo, felta ĉapelo. La virina vestaĵaro konsistis el kanvasa ĉemizo, surbrustaĵo, antaŭtuko, zono. La supra vestaĵo laŭ la fasono kaj materialo similis al tiu de viroj. Antikva fraŭlina kapvesto estis tuĥjao. La edziniĝintaj ĉuvaŝinoj portis ĥuŝpuon. Ornamaĵojn el moneroj kaj perlo la ĉuvaŝinoj portis ankaŭ surbruste, surkole, surdorse kaj sur oreloj.

Grandan rolon en progreso kaj evoluigo de la kulturo, edukado de ĉuvaŝoj ludis Simbirska ĉuvaŝa lernejo, organizita en la dua duono de la 19a jarcento fare de I. Ja. Jakovlev

Anat-jenĉioj estas etnografia grupo de ĉuvaŝoj, transira inter la virjaloj kaj anatrioj. Anat-enĉioj lingve pli proksimas al anatrioj tamen kulture estas virjaloj.

Tuĥja aŭ Tuĥjao (Тухья) estas ĉuvaŝa fraŭlina kapvesto: duonsfera ĉapeto el kanvaso, borderita de moneroj kaj perloj.