Č

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Č č

Čč (c kun haĉeko) estas litero de latina alfabeto, uzata en slavaj, baltaj kaj kelkaj aliaj lingvoj. Ĝi signifas la sonon ĉ (laŭ IPA [ʧ]).

Deveno de litero[redakti | redakti fonton]

Čč devenas de litero Cc de klasika latina alfabeto kaj estas kreita per aldono de supersigno (ˇ) (haĉeko). Same, kiel literoj Šš, Žž kaj Řř, Čč estis enkondukita de ĉeĥa reformisto Jan Hus en sia verko De Ortographia Bohemica (1412). Unue la litero havis punkton (•) anstataŭ haĉekon kaj aspektis kiel moderna malta litero Ċċ. Ĉar punktetoj super la literoj Cc, Ss, Zz estis malbone videblaj, en mezo de 15-a jarcento supersigno punkto estis substituita per haĉeko.

Historio de disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ekde 19-a jarcento ĉeĥaj literoj kun haĉekoj komencis esti uzataj en kodifitaj alfabetoj de diversaj naciaj "malgrandaj" lingvoj, kiuj pli frue ne havis siajn proprajn alfabetojn kaj uzis diversajn skribsistemojn bazitaj je latinaj alfabetoj de "pli grandaj lingvoj" (la germana, la hungara ktp.), kio ofte estis konektita kun tiutempa politika situacio en Eŭropo.

Slavaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Por ekzemplo, kroata ligvisto Ljudevit Gaj kreinte en 1830 kroatan alfabeton enkondukis en ĝi literojn Čč, Šš, Žž por signifi sonojn ĉ, ŝ kaj ĵ. Pli frue estis uzataj diversaj kombinaĵoj de literoj - sch, sh aŭ ss por š, tsch, tsh aŭ ſh por č ktp. Tiu alfabeto nomiĝas gajevica kaj pere ĝi litero Čč estis enkondukita en alfabetojn de aliaj sudslavaj lingvoj - en slovenan (en mezo de 19-a jarcento), bosnan, montenegran lingvojn kaj en serban latinan alfabeton. Literon Čč ankaŭ uzas soraba lingvo.

Baltaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Baltaj lingvoj enkondukis Čč en siajn alfabetojn en komenco de 20-a jarcento: litova lingvo en 1901 kaj latva lingvo en 1908.

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Literon č ankaŭ uzas tri sameaj lingvoj: nord-samea, anar-samea, skolt-samea. Ili enkondukis la literon Čč dum 20-a jarcento (por ekzemplo: la Nord-samea en 1978).

Elparolo kaj loko en alfabeto[redakti | redakti fonton]

Kutime, la litero Čč troviĝas en alfabeto post la litero Cc kaj signifas sonon similan al Esperanta ĉ (IPA [ʧ]).

  • ĉeĥa lingvo: Čč estas 4-a litero de ĉeĥa alfabeto kaj signifas sonon inter [ʧ] kaj [tɕ]. Ekzemploj: Česko, počet, proč.
  • slovaka lingvo: Čč estas 6-a litero de slovaka alfabeto kaj signifas sonon [ʧ] Ekzemploj: čítať, dievča, nič.
  • suprasoraba lingvo: Čč estas 4-a litero de suprasoraba alfabeto kaj signifas sonon [ʧ]. Ekzemploj: čisło, rěč.
  • malsuprasoraba lingvo: Čč estas 4-a litero de malsuprasoraba alfabeto kaj signifas sonon [ʧ]. Ekzemploj: čaj, lažčej.
  • slovena lingvo: Čč estas 4-a litero de slovena alfabeto kaj signifas sonon [ʧ]. Ekzemploj: časopis, večer, noč.
  • kroata lingvo: Čč estas 4-a litero de kroata alfabeto kaj signifas malmolan ĉ [ʧ], malsame kiel litero Ćć, kiu signifas molan ĉ [tɕ]. Ekzemploj: čaša, računalo, riječ.
  • bosna lingvo: Čč estas 4-a litero de bosna alfabeto kaj signifas malmolan ĉ [ʧ], malsame kiel litero Ćć, kiu signifas molan ĉ [tɕ]. Ekzemploj: časopis, računar, riječ.
  • montenegra lingvo: Čč estas 4-a litero de montenegra alfabeto kaj signifas malmolan ĉ [ʧ], malsame kiel litero Ćć, kiu signifas molan ĉ [ɕ]. Ekzemploj: košćela, slučiti.
  • litova lingvo: Čč estas 5-a litero de litova alfabeto kaj signifas sonon [ʧ]. Ekzemploj: čekis, ačiū, bičiulis,
  • latva lingvo: Čč estas 5-a litero de latva alfabeto kaj signifas sonon [ʧ]. Ekzemploj: četri, čempions
  • Nord-sameaj lingvoj: Čč estas 5-a litero de nord-sameaj alfabetoj kaj signifas sonon [ʧ]. Ekzemploj: livččii, čállingiela

Lingvoj, kiuj ne uzas literon Čč por signifi sonon ĉ, ofte uzas diversajn digrafojn aŭ trigrafojn anstataŭ. Por ekzemplo, pola kaj kaŝuba lingvoj uzas digrafon cz (czapka), angla kaj hispana uzas digrafon ch (cheese, chica). Kelkaj lingvoj uzas literon Cc kun aliaj diaktritaj signoj: ç en turka lingvo aŭ ċ en malta lingvo.

Litero Čč samtempe estas uzata en transliterumo de cirila litero Чч.