Čabiny
Čabiny, hungare Csebény [ĉebEnj], rutene Чабины [ĉabini] estas malgranda unuigita vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
| Čabiny | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Medzilaborce | |
| Poŝtkodo | 067 02 | |
| Aŭtokodo | ML | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-57-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 382 (en 2007) | |
| Geografio | ||
|
|
49°10′57″N 21°54′01″O / 49.1825°N, 21.90028°OKoordinatoj: 49°10′57″N 21°54′01″O / 49.1825°N, 21.90028°O | |
| Alto | 250 m s.m. | |
| Areo | 39 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Čabiny situas laŭ maldekstra bordo de Laborec, laŭ traira flankovojo. Trajno trafikas laŭ la alia riverobordo. Medzilaborce troviĝas je 10 km-oj.
[redakti] Historio
Čabiny naskiĝis en tiu formo en 1964, tiam unuiĝis 2 apudaj vilaĝoj Alsó (=Malsupra) kaj Felső (=Supra) Csebény-oj. Pli frue en 1796 la tutlanda geografia libro taksis ambaŭ vilaĝojn triaklasaj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Mezőlaborc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Čabiny 430 homoj, (195 rutenoj, 171 slovakoj, 35 ukrainoj).
[redakti] Felsőcsebény
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1478 en formo "Chebinye". En 1715 oni komputis tie 15 familiojn kaj muelejon. En 1787 loĝis tie 587 vilaĝanoj en 80 domoj. Ekde 1873 trajno trafikas inter Homonna-Mezőlaborc. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsócsebény 359 homoj, (plejparte rutenoj).
[redakti] Alsócsebény
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1478 laŭ tiama hungara ortografio "Also Chebinye". En 1715 oni komputis tie 16 familiojn kaj muelejon. En 1787 loĝis tie 428 vilaĝanoj en 56 domoj. Ekde 1873 fervojo trafikas inter Homonna-Mezőlaborc. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőcsebény 483 homoj, (rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato). Komence de la 1-a mondmilito la vilaĝo detruiĝis pro la bataloj.
[redakti] Vidindaĵoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio