Čadca

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Čadca en la mapo
Čadca en la mapo
Panoramo de Čadca
Panoramo de Čadca

Čadca, (ĉaca) hungare Csaca, germane Tschadsa, pole Czadca estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Čadca, kies distriktejo estas.

Enhavo

[redakti] Situo

La urbo situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Žilina (Žilina)-Ĉeĥio. Ankaŭ Pollando estas en la proksimeco. Žilina troviĝas 30 km-ojn for.

[redakti] Historio

En la 15-a j.c. rumanaj paŝtistoj alvenis. La unua mencio pri ĝi devenis el 1417 en formo Chacha, kiu longe estis malgranda vilaĝo aŭ komence nur ekstera parto de poksima komunumo. Okazis incendio en 1608. Akvomuelejo funkciis en 1637. Emeriko Thököly okupis la regionon, poste ankaŭ limozonon el Ĉeĥio en 1676. La lernejo ekfunkciis en 1751. Maria Teresia donacis urborangon en 1778. En la urbeto en 1798 loĝis 4134 da homoj. la katolika lernejo funkciis ekde 1803. En 1848 oni grandparte aliĝis al slovakaj taĉmentoj kontraŭ la hungaroj. Okazis proklamo al la slovaka nacio decembre de 1848. En 1871 la fervojo atingis la urbon, okazis interligo de Košice ĝis Ĉeĥio. Fabrikoj pri drapo kaj lignaĵoj ekfunkciis. En 1910 loĝis en la urbo 5207 da homoj, plejparte slovakoj. Ĝis 1919 la urbo apartenis al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Csaca, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 de Slovakio.

En 2001 loĝis en la urbo 26 699 da homoj (25 669 slovakoj).

[redakti] Vidindaĵoj

[redakti] Famulo