Červený Kameň (burgo)
El Vikipedio
Červený Kameň (legu: Ĉerveni kamen) (signifas slovake: Ruĝa ŝtono) estas burgo en okcidenta Slovakio sur sudorienta deklivo de Malgrandaj Karpatoj proksime de urbo Modra super vilaĝo Častá.
Enhavo |
[redakti] Historio
Sur la korto de nuna kastelo Ruĝa Ŝtono jam en duono de la 13-a jarcento staris ŝtona burgo, kiu apartenis al landlima sistemo de burgoj situantaj de Bratislavo ĝis Žilina. Tiu ĉi origina burgo neniiĝis en la unua duono de la 16-a jarcento, kiam ĝiaj tiamaj posedantoj, entreprenistoj Fuggeroj el Aŭgsburgo, konstruis dum jaroj 1535-1537 sur ĝia teritorio novan fortikaĵon kun centra kvadrata korto kaj kun kvar ĉeangulaj bastionoj kaj vastaj subteraj stok-spacoj.
Origine la bazo de fortikaĵo estis nur sudorienta loĝata alo, en subteraj spacoj estis vastaj keloj. Kvar malaltaj kaj larĝaj bastionoj konstruitaj por defendo de fortikaĵo, estis adaptitaj je altnivela artileria defendo per sistemo de kazematoj kaj pafkameroj kun inĝenia solvo de ventolado kaj forsuĉado de fumo post kanonpafoj. La fortikaĵon finkonstruis post la jaro 1588 ĝia nova posedanto Mikuláš Pálffy alkonstruante du pluretaĝaj loĝ-aloj kaj unu teretaĝan alon nordokcidente. Per tio la fotikaĵo fariĝis fiera renesanca kastelo, kun loĝspacoj ekipitaj per arte altnivela internaĵo.
Poste la rekostruoj nur altigis reprezentecon de la genta grandsinjora sidejo. Malgraŭ tio, ke la burgo estis dum pasintaj jarcenotj kelkfoje damaĝita de fajro, ĝiaj posedantoj Palffyoj ĝin ĉiam rekonstruis, tial la kastelo ĝis nun konserviĝis en sia historia formo. Nun ĝi servas kiel muzeo de meblo.
[redakti] Mito pri ekesto de la kastelo
Pri konstruo de la burgo Ruĝa Ŝtono konserviĝis interesa mito. Dek du saĝuloj konsultis kie konstrui ĝin. Dekunu proponis monton Kukla, nun situanta kotraŭ la burgo. Nur unu, – la plej juna proponis la nunan lokon, ĉar sur la monto Kukla renkontiĝas fantomoj kaj spiritoj kaj certe ne plaĉos al ili konstrua bruo en ilia nesto. Do, plimulto decidis por monto Kukla. Laboristoj jam en unua tago konstruis grandan parton de fundamentoj kaj muroj. Sed dum nokto okazis strangaĵo. Bonaj feinoj suprenlevis la burgon kaj transpotris ĝin al najbara monteto. Tre granda estis surprizo de laboristoj, kiuj sekvan tagon trovis nenion sur origina loko. Denove konsilis konsilistoj kaj agnoskis proponon de la plej juna konsilanto, kaj kastelo restis sur la nova loko. Tiel ĝi senĝene estis konstruita al sia nuna bela stato.
[redakti] Galerio
Klaku je la bildo pro ĝia prigrandiĝo.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Muzeo de kastelo (slovake)