Červený Kláštor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Červený Kláštor
hungare: Vöröskolostor, germane: Rotes Kloster
municipo
Červený Kláštor
Oficiala nomo: Červený Kláštor
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Kežmarok
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Najbaras kun Lechnica, Sromowce Niżne Pollando
Memorindaĵo Červený kláštor monaĥejo
Rivero Dunajec
Situo Červený Kláštor
 - alteco 462 m s. m.
 - koordinatoj 49° 23′ 25″ N 20° 24′ 17″ O / 49.39028 °N, 20.40472 °O / 49.39028; 20.40472 (mapo)
Areo 3,042503 km² (304,25 ha)
Loĝantaro 230 (31.12.2010)
Denseco 75,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1828
Plej facila aliro Nacia parko Pieniny
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 059 06
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj KK
NUTS 523429
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Červený Kláštor
Retpaĝo: www.cervenyklastor.sk
Portalo pri Slovakio
Fora panoramo de Dunajec
Ponto de Dunajec

Červený Kláštor (hungare Vöröskolostor [voroŝkoloŝtor]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ambaŭ loknomoj signifas: ruĝa monaĥejo. La nomo de municipo estas laŭ monaĥejo kun nomo "Červený kláštor" (Ruĝa monaĥejo), kiu nuntempe servas kiel turisma allogaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Červený Kláštor situas laŭ dekstra bordo de Dunajec (kiu estas ankaŭ la pola landlimo), laŭ flankovojoj havanta ponton al Pollando. Stará Ľubovňa troviĝas je 25 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo konstruiĝis en 1319 el ruĝaj brikoj. Tial nomiĝas la loko ruĝa monaĥejo. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1344 laŭ tiama hungara ortografio "Uyvagas" (=nova senarbarejo). En 1431 la husanoj okupis kaj la vilaĝon, kaj la monaĥejon. En 1563 la monaĥoj rifuĝis al Pollando. En 1747 novaj monaĥoj rekonstruis la monaĥejon kaj la templon. Ili eldonis la unuan Biblion slovake en 1750 kaj la unua slovaka-latina vortaro en 1763. En 1786 la grekokatolika diocezo transprenis la lokon, kiu vendis ĝin en 1848. Pest aĉetis la bibliotekon, Muszyna la artajn trezorojn. La konstruaĵo parte bruldetruiĝis en 1907. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Stará Ves, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]