Česká Lípa
| Česká Lípa | |||
| germane: Böhmisch Leipa | |||
| urbo | |||
|
Urbodomo en Česká Lípa
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Česká Lípa | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Liberec | ||
| Distrikto | Česká Lípa | ||
| Administra municipo | Česká Lípa | ||
| Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
| Konata loko | Lipý burgo | ||
| Rivero | Ploučnice | ||
| Situo | Česká Lípa | ||
| - alteco | 258 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°41′19″N 14°32′19″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.68861 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.68861°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 63,24 km² (6 324 ha) | ||
| Loĝantaro | 38 181 (2007) | ||
| Denseco | 603,75 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1263 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 470 01 | ||
| NUTS 3 | CZ051 | ||
| NUTS 4 | CZ0511 | ||
| NUTS 5 | CZ0511 561380 | ||
| Katastraj teritorioj | 14 | ||
| Lokaj partoj | 14 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 48 | ||
| Retpaĝo: www.mucl.cz | |||
Česká Lípa estas urbo situanta en la norda parto Ĉeĥio en la regiono Liberec, 63km norde de la ĉefurbo Prago, en valo de la rivero Ploučnice.
Industria centro kaj fervoja vojkruciĝo kaj centro de la turisma regiono České středohoří (Bohemia mezmontaro). La urbokerno estas proklamita kiel urba monumentzono.
[redakti] Historio
Origine slava vilaĝo elkreskis en marĉregiono inter fontfluoj de Ploučnice en la 10-a jarcento. En la jaro 1263 estas menciata burgo Lipá, pli malfrue, ĉe travadejo surpade ĝis Luzacio, estiĝis fortreso. Lipá estis en posedaĵo ĉe vico da nobeloj kaj sinjoroj el Lipá apartenis al la plej potencaj familioj en la lando. Jindřich el Lipá, la plej supera marŝalo de Ĉeĥa Reĝlando eminentis inter ili. Lia samtempulo Zdeněk Žitavský skribas pri li en kroniko de Zbraslav, ke eĉ la reĝo Johano de Luksemburgio obeis lin. En la jaro 1426 konkeris la urbon husanoj kaj Česká Lípa fariĝis la plej norda loko de tábor-orfa urba asocio. En la urbo sukcese evoluis metioj kaj ĝi longe apartenis inter ok plej dense loĝataj urboj en Bohemio.
[redakti] Vidindaĵoj
En la historia centro konserviĝis restaĵoj de urbaj remparoj. Apud la burgo Lipý, ekde 1990 iom post iom rekonstruata kaj uzata por kulturaj celoj, troviĝas belvedero Červený dům (Ruĝa domo) en stilo de itala renesanco. En eksa aŭgustena monaĥejo, fondita en la jaro 1627 de Albrecht von Wallenstein, havas nuntempe sidejon patrujscienca muzeo, kiu estas malfermita tutjare.
El urba arkitekturo konserviĝis nur malmulte, granda parto de konstruaĵoj fariĝis viktimo de incendioj, precipe tiu en 1787. Domoj estas plejparte empiraj el tempo post la jaro 1820. Novrenesanca urbodomo el 1823 estis en 1884 alikonstruita.
[redakti] Literaturo
- PANÁČEK, Jaroslav; VOJTÍŠKOVÁ, Marie; SMEJKAL, Ladislav. Z dějin České Lípy. Česká Lípa : Sobotová, OVM, 1999.
- Z minulosti Děčínska a Českolipska IV., kolektiv autorů, vydalo Severočeské nakl. V Ústí n.L r.1985
- SMEJKAL, Ladislav. Českou Lípou krok za krokem. Česká Lípa : Magdaléna Sobotová, 2006.
|
|
|
|---|---|
|
Častolovice | Česká Lípa | Dobranov | Dolní Libchava | Dubice | Heřmaničky | Lada | Manušice | Okřešice | Písečná | Stará Lípa | Vítkov | Vlčí Důl | Žizníkov |
|