Český Krumlov (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Český Krumlov

burgokastelo
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 48° 48′ 45″ N, 14° 18′ 55″ O (mapo)48.812514.315277777778Koordinatoj: 48° 48′ 45″ N, 14° 18′ 55″ O (mapo)
Český Krumlov (Sudbohemia regiono)
Český Krumlov (Sudbohemia regiono)
DEC
Český Krumlov
Český Krumlov
Situo de Český Krumlov
Český Krumlov (Ĉeĥio)
Český Krumlov (Ĉeĥio)
DEC
Český Krumlov
Český Krumlov
Situo de Český Krumlov
Map
Konstruita ĉirkaŭ 14-a jarcento
Rekonstruita 16-a jarcento
17-a kaj 18-a jarcento
Konstrumaterialo Ŝtono
Konstrustilo Gotiko, renesanco
Baroko, rokoko
Retadreso Oficiala kastela retpaĝo
vdr
la kastelo en la 19a jc.

Ŝtata burgo kaj kastelo Český Krumlov troviĝas en Ĉeĥio, en samnoma urbo Český Krumlov, en la plej suda parto de Sudbohemia regiono, ĉelime kun Aŭstrio.

Origine gotika burgo, pliampleksigita en la 14-a jarcento kaj renesance rekonstruita en la 16-a jarcento. Adaptoj en stiloj de baroko kaj rokoko okazis en las 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ampleksa komplekso de konstruaĵoj, post Kastelo de Prago la plej granda en tuta Ĉeĥio kaj unu el plej grandaj en tuta Mezeŭropo.

Pro sia unika valoro ĝis estis proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio kaj kune kun la tuta historia urbocentro kiel parto de monda kulturheredaĵo de UNESKO.

la nokta panoramo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

mantelponto
baroka kastela teatro

La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro en pluraj ĉiĉeronataj linioj:

  1. Historiaj reprezentaj salonoj kun valora meblaro kaj kolektoj (i.a. Maskobala salonego kaj salono de Eeggenberk kun ora kaleŝo)
  2. Loĝĉambroj de la nobela familio Schwarzenberg el la 19-a jarcento kaj renesancaj ĉambroj
  3. Kastela baroka teatro kun origina ekipo kaj sceneja tekniko

Krome viziteblas: lapidario, kastela turo, galerioj en buterfarejo kaj monfarejo, ceremikekspozicio en vinkelaro kaj galerio en kastela ĉevalejo.

La kastelo estas ĉirkaŭita de ampleksa parko kun unika natura teatro kun tutmonde unika turniĝanta spektejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

1) esperantlingva[redakti | redakti fonton]

  • Papírníková, Irena - Kozel, Bohumil: Albumo de sudbohemiaj memorindaĵoj. Burgoj kaj kasteloj. České Budějovice: Esperanto-klubo "La Progreso", 1980. 40 p.

2) ĉeĥlingva[redakti | redakti fonton]

3) alilingva[redakti | redakti fonton]

  • Cháteaux et palais de Bohéme du Sud. České Budějovice : Atika, 1997. france
  • Flašková, Zdena - Sváček, Libor: Český Krumlov : historischer Teil der Stadt, Burg und Schloss. České Budějovice : Unios, 2002. 64 p. ISBN 80-86141-37-3 germane
  • Hans, Ingo (red.): Die Stadt Krummau an der Moldau im Böhmerwald. Waldkirchen : Verl. "Hoam", 1992. 590 p. germane

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]