Čierna Voda (distrikto Galanta)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Čierna Voda

Čierna Voda, hungare Feketenyék estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta. La historia slovaka nomo estis Čierné Nekyje. Čierné kaj fekete signifas: nigra.

Čierna Voda situas en la plej griza regiono

[redakti] Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Galanta troviĝas 9 km-ojn for.

[redakti] Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1113 en formo "Nek". En 1910 loĝis tie 705 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1375 da homoj, (1271 hungaroj, 99 slovakoj).

[redakti] Vidindaĵo

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj