Ĝakarto
Ĝakarto (Daerah Khusus Ibukota Jakarta) | |||
indonezie: Jakarta | |||
urbo | |||
Nubskrapuloj (meze Wisma 46) en Ĝakarto
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Daerah Khusus Ibukota Jakarta | |||
Moto: Jaya Raya (venka kaj prosperanta) | |||
Kromnomo: La granda durio | |||
Ŝtato | Indonezio | ||
---|---|---|---|
Insulo | Javo | ||
Subdivido | 6
| ||
Historiaj regionoj | Granda Barato, Taruma reĝlando Tarumanagara, Reĝlando Sunda | ||
Flughaveno | Flughaveno Halim Perdanakusuma | ||
Tipo de urbo | Aglomeraĵo | ||
Memorindaĵoj | 5
| ||
Turo | Ĝakarta Turo | ||
Maro | Java maro | ||
Situo | Ĝakarto | ||
- alteco | 7 m s. m. | ||
- koordinatoj | 06° 12′ 00″ S 106° 48′ 00″ O / 6.20000 °S, 106.80000 °O (mapo) | ||
Areo | 740,28 km² (74 028 ha) | ||
- de lando | 662,33 km² (66 233 ha) | ||
- de akvo | 6 977,5 km² (697 750 ha) | ||
Loĝantaro | 9 580 000 (2010) | ||
- de metropolo | 26 600 000 | ||
Denseco | 12 941,05 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 26 600 000 loĝ./km² | ||
Fondo | 5-a jarcento | ||
- oficiala estiĝo | 22-a de junio 1527 | ||
Horzono | OIT (UTC+7) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | +62 21 | ||
Situo enkadre de Indonezio
| |||
Situo enkadre de Azio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jakarta | |||
Retpaĝo: www.jakarta.go.id | |||
Portalo pri Indonezio |
Ĝakarto aŭ Jakarta, oficiale konata kiel Speciala Ĉefurba Regiono Ĝakarto (en indonezia: Daerah Khusus Ibu Kota Jakarta), estas ĉefurbo kaj havenurbo de respubliko Indonezio. Ĝi estas la plej loĝata urbo en Indonezio kaj unu el plej loĝataj aglomeraĵoj en la mondo. Ĝi estas same la ekonomia, kultura kaj politika centro de la lando.
Ĝi situas ĉe la Ĝakarta golfo sur la nordokcidenta marbordo de insulo Javo. La urbo havis 9,761,407 loĝantojn en la propra urbo en decembro de 2012[1] kaj 13.194.000 kun la aglomeraĵo. Ĝi estas ne nur la plej loĝata urbo en Indonezio sed ankaŭ la plej loĝata en Sudorienta Azio.[2] La oficiala metropola areo, konata kiel Jabodetabek (nomo formita per la kombino de la komencaj silaboj de Jakarta, Bogor, Depok, Tangerang kaj Bekasi), estas la dua plej granda en la mondo.
Establita en la 4a jarcento, la urbo iĝis grava komerca havenurbo por la Sunda Regno. Ĝi estis de facto ĉefurbo de la Nederlanda Hindio (konata kiel Batavia tiam, respektive Batavio). Nuntempe la ĉefurbo pluestis la ĉefurbo de Indonezio ekde la sendependeco de la lando esti deklarita en 1945. LA urbo estas nune la sidejo de la Sekretariaro de ASEAN.
Ĝakarto estis listita kiel mondurbo en la esplorado de 2008 fare de la Globalization and World Cities Study Group and Network (GaWC).[3] Baze sur esplorado fare de la Brooking Institute, en 2011 la ekonomia kresko en Ĝakarto rangis la 17a inter la 200 plej grandaj urboj de la mondo, saltinte el ĝis rango de 2007 kiel la 171a. Ĝakarto kreskis pli rapide ol Kuala Lumpur, Pekino kaj Bangkoko.[4]
Historio
La pli frua setlejo, Jaĝakarta ("venkoriĉa urbo"), estis detruita en 1619 far Nederlanda Orienthinda Kompanio. La Kompanio fondis samloke lokon Batavia (en Esperanto Batavio) kiel havenon por la floranta spicokomerco. (Pri la nomo vidu: "Batavoj".)
La urbo estis alinomita dum la dua mondmilito al Ĝakarto. Je la pli frua nomo atentigas nur la valida regiona aŭtokodo "B".
Oni planas konstrui en la urbo 558 metrojn altan Ĝakartan Turon kiel simbolon de la fiereco. Tio onidire kostos ĉ. 266 milionojn da eŭroj. Kiam ĝi pretos, ĝi superos 5 metrojn la nun plej altan turon la Kanadan Nacian Turon en Toronto.
Geografio
Administraj dividoj
Kulturo
Ekonomio
Demografio
Transporto
Turismaj interesaĵoj
Ĉe Ĝakarto troviĝas la plej granda – ankoraŭ ekzistanta – haveno por kargo-velŝipo, Tanjung Priok.
Naskiĝintoj
- Tonke Dragt, verkistino de infanlibroj
- Hella Haasse. verkistino
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Novjorko, Usono
- Ŝablono:Flagicon Los Angeles, Usono
- Ŝablono:Flagicon Ĉikago, Usono
- Ŝablono:Flagicon Vaŝingtono, Usono
- Ŝablono:Flagicon San Francisco, Usono
- Ŝablono:Flagicon Johannesburg, Sud-Afriko
- Ŝablono:Flagicon Kaburbo, Sud-Afriko
- Ŝablono:Flagicon Pretoria, Sud-Afriko
- Ŝablono:Flagicon Nov-Delhio, Barato
- Ŝablono:Flagicon Navi Mumbai, Barato
- Ŝablono:Flagicon Mumbai, Barato
- Ŝablono:Flagicon Dubajo, Emirlandoj
- Ŝablono:Flagicon Abu Dabio, Emirlandoj
- Ŝablono:Flagicon Ĝido, Saŭd-Arabio
- Ŝablono:Flagicon Rijado, Saŭd-Arabio
- Ŝablono:Flagicon Amsterdamo, Nederlando
- Ŝablono:Flagicon Roterdamo, Nederlando
- Ŝablono:Flagicon Tokio, Japanio
- Ŝablono:Flagicon Osako, Japanio
- Ŝablono:Flagicon Kingstono, Jamajko
- Ŝablono:Flagicon Meksikurbo, Meksiko
- Ŝablono:Flagicon Sao Paulo, Brazilo
- Ŝablono:Flagicon Montevideo, Urugvajo
- Ŝablono:Flagicon Istanbulo, Turkio
- Ŝablono:Flagicon Berlino, Germanio
- Ŝablono:Flagicon Pjongjango, Nord-Koreio
- Ŝablono:Flagicon Singapuro, Singapuro
- Ŝablono:Flagicon Manilo, Filipinoj
- Ŝablono:Flagicon Kuala Lumpur, Malajzio
- Ŝablono:Flagicon Seulo, Sud-Koreio
- Ŝablono:Flagicon Tehrano, Irano
- Ŝablono:Flagicon Pekino, Ĉinio
- Ŝablono:Flagicon Parizo, Francio
- Ŝablono:Flagicon Londono, Anglio
- Ŝablono:Flagicon Budapeŝto, Hungario
- Ŝablono:Flagicon Kairo, Egipto
Vidu ankaŭ
- Listo de milionurboj
- Plej grandaj urboj (laŭ loĝantaro)
Notoj
- ↑ Jumlah Penduduk Provinsi DKI Jakarta. Dinas Kependudukan dan Catatan Sipil. Alirita 27a de Februaro 2014.
- ↑ Indonesia Population 2014. World Population Review (26a de Marto, 2014). Alirita 11a de Aŭgusto 2014.
- ↑ The World According to GaWC 2008. Globalization and World Cities Study Group and Network (GaWC). Loughborough University. Alirita 7a de Decembro 2009.
- ↑ Foke lebih yakin lembaga survei asing (24a de Aprilo 2012).
|
|