Ĝalal ad-Din Muhammad Rumi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rumi
Ĝalal ad-Din Muhammad Rumi
Persa mistika poeto
Persona informo
جلال‌الدین مُحمَّد بلخی
Naskiĝo 30-an de septembro 1207 (1207-09-30)
en Vaĥŝ,  Ĥorezma imperio
Morto 17-an de decembro 1273 (1273-12-17) (66-jaraĝa)
en Konya,  Ruma sultanlando
Tombo Muzeo Mevlana vd
Religio islamosufiismo vd
Etno Perso
Lingvoj persaaraba • malnova anatolia turka lingvo • mezepoka greka vd
Familio
Patro Baha ud-Din Walad vd
Edz(in)o Gawhar Khatun vd
Infanoj Sultan Walad vd
Profesio
Alia nomo خاموش vd
Okupo poeto • ulemoverkisto • literaturisto • filozofo • mistikulo • teologo vd
Laborkampo Islama filozofiosufiismo vd
Verkado
Verkoj La Sep Lecionoj ❦
Ĝi Estas Tio, Kio Ĝi Estas ❦
Masnavio ❦
Divan-e Ŝams-e Tabrizi ❦
Maktubat vd
Filozofo
Rum
Mezepoko
Skolo/tradicio sunaismo, parte sufiismo; liaj sekvantoj formis ordenon Mevlevio
Ĉefaj interesoj sufia poezio, sufia medita danco, muraqaba, dhikr
Noteblaj ideoj persa poezio, nej-fluto kaj sufiisma danco
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo pri Rumi en Buca

Ĝalal ad-Din Muhammad Rumi, nomata RumiMoulanaMoulavi (arabe جلال الدين محمد رومي, Ĝalāl ad-Dīn Muḥammad Rūmī; naskiĝis la 30-an de septembro 1207 en Balĥ (nuntempe provinco Balĥ, Afganio[1]), mortis la 17-an de decembro 1273) estis sunaisma islama juristo, teologo, poeto kaj sufiisma mistikulo. Li estas unu el la plej gravaj poetoj de la persa lingvo.

Per siaj kantoj plenaj de varmo, amo, sensualeco kaj mistika spirita deziro al la perfekteco de Dio, lia beleco kaj potenco, li predikis ligon inter universala kompreno de spiriteco kaj la personaj kaj intimaj aspektoj de amo. Farante tion, Rumi kunligis inter la islamaj ŝariaj elementoj kaj kio estas perceptita por li kiel la eneca kaj esenca dimensio - islama mistikismo. Rumi estis dum multaj jaroj speciale amata kaj konata inter persaj poeziolegantoj en la orienta mondo, de Turkio, tra Irano ĝis norda Hindio. En la komenco de la 21-a jarcento, post amaso da novaj tradukoj de liaj poemoj, li ankaŭ famiĝis en multaj okcidentaj landoj kaj estis kronita kiel la plej vendata poeto en Usono.

Rumi verkis siajn verkojn ĉefe en la persa, kiu estis lia gepatra lingvo, sed li ankaŭ verkis kantojn en la turka, araba kaj greka. Kiel unu el la plej grandaj poetoj en la mondo, Rumi estas dotita per eksterordinara talento kiu estas esprimita en kreivo, pensoprofundo, noviga verkado, ampleksa scio de la persa lingvo kaj estas konsiderata kiel la plej granda el islama mistikismo. Lia la ses-voluma libro de poezio, la Masnavio, Masnavije ma'navi (Spirtuala masnaviaro), estas rigardata kiel unu el la plej mirindaj kaj inspiraj libroj en la persa literaturo kaj foje estas konsiderata la "Korano de la Persoj."

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en urbo Balĥo en provinco Ĥorasano de Irano. En la okcidento oni konas lin kiel Rumi (ĉar li loĝis ĉefe en Rum, t.e. en Malgrand-Azio, Turkio) kaj en Irano kiel Moulana (aŭ Maulana, turke Mevlânâ, ĉar liaj sekvantoj nomis lin tiel, laŭvorte: “nia majstro”) aŭ Moulavi (respektive Maulavi).

Liaj poemoj jam tradukiĝis en multajn lingvojn kaj li estas nun unu el la plej legataj poetoj diverslande inkluzive Eŭropon kaj Usonon.

Inter la perslingvaj poetoj, Rumi havas la plej ampleksan verkaron. El liaj verkoj famiĝis ses. Unu el ili, la 6-voluma Masnavije Ma’navi t.e. spirituala masnavio1, konsistas el 25.000 poemlinioj aŭ rimaj distikoj. Fakte en la persa lingvo oni proverbe similigas ĉiun tre longan rakonton aŭ historion al “Masnavio 70 menojn” (ĉiu meno egalas 3 kilogramojn). Ankaŭ pro la tre alta populareco de tiu ĉi verko, kiam oni diras “Masnavio”, tio signifas la verkon. Por kompareto tempa kaj volumena: La Dia Komedio de Dante (1265-1321) estis verkita preskaŭ duonjarcenton post Masnavio kaj havas proksimume la duonan volumenon de ĝi 2.

Krom sennombraj iranaj kleruloj, kiuj esploris multege pri Rumi – el kiuj eble la plej elstara estas B. Foruzanfar (1897-1970) - jam ankaŭ pluraj tre grandaj okcidentaj orientalistoj dediĉis multe el siaj vivotempoj por ekkoni kaj konigi Rumi kaj liajn verkojn, precipe Masnavion. Ekzemple profesoro Reynold A. Nicholson (1868-1945) [Nikolson] verkis tre multe pri Rumi kaj liaj ĉefverkoj, kaj ankaŭ tradukis anglen multajn poemojn de li (i.a. li tradukis tutan Masnavion kaj verkis kompletan interpretadon pri ĉiuj ties ses volumoj!).

“… Sen ĉia ajn dubo, Nicholson estas la plej granda Rumiologo okcidenta, kies anglalingvaj studoj kaj verkoj ankoraŭ estas sensimilaj. Liaj plej grandaj verkoj estas pri Moulana, …” 3

Bedaŭrinde lia forpaso ne lasis lin finverki la enkondukon al sia lasta libro pri Moulana nomata Rumi, Poeto kaj Mistikulo4. La libro entenas tradukojn elektitajn el diversaj verkoj de Rumi kun klarigaj notoj celante prezenti ĝeneralan bildon kaj konon pri sufiismo5. Feliĉe, Arthur John Arberry, (1905-1969) – mem ege kompetenta esploristo kaj nomanta sin lernanto de Nicholson – preparis la libron por preso aldoninte du alineojn je la fino de la nefinita enkonduko. Arberry en la plej lasta alineo de la enkonduko belege esprimas siajn admiron kaj laŭdon kaj pri Rumi kaj pri Nicholson:

“En Rumi, la irana mistika genio trovas sian plej superan esprimiĝon. Rigardante al la vasta pejzaĝo de sufia poezio, ni vidas lin kiel subliman montopinton, dum la aliaj poetoj – tre multnombraj – ĉu antaŭ li, ĉu post li, estas nur montetoj, en komparo. La influado de lia imitinda ekzemplo, lia pensmaniero kaj lia lingvouzo estas forte sentata dum ĉiuj postaj jarcentoj; ĉiu sufio post li, kapabla legi la persan, agnoskis lian nekontesteblan gvidantecon. Por la okcidento, kiu nun estas malrapide konstatanta la grandecon de lia genio – dankege al la laboro de la subtila klerulo, kies lastaj skribaĵoj trovas sin en tiu ĉi verko – Rumi estas tute kapabla aperi kiel fonto de inspirado kaj ravo nesuperita de iu ajn alia poeto en la literaturo de la mondo.”6

Kiel vidite, Arberry tre diligente antaŭdiris la okcidentan logiĝon al Rumi, jam en 1950! Ankaŭ Arberry multe verkis pri mistikismo, sufiismo, Rumi kaj aliaj mistikuloj.

La alia verko de Rumi, nomata Ŝams-Gazalaro enhavas 3229 gazalojn! Kiel ekz-o, unu el liaj gazaloj prezentiĝas kun tiu ĉi artikolo. Por lia elkono, laŭ la poemo de li mem, oni devas esti tre atentema tiel ke oni bezonas ekpovi vidi per siaj oreloj:

Mi estas nur spegulo, ne la viro de l’ diradoj,
Jam vidiĝos mia stato, se okuliĝu viaj oreloj.

Li uzis la lingvon okulfrape sia-stile, libereme kaj fakte logikige - iele Esperantece - t.e. ĝeneraligante kaj utiligante regulon por kazoj, kiajn neniu uzis antaŭe tiuregule. Por doni ekzempleton, kiu eble iome induktu lian lingvouzon, jen la supra versduo en pli fidela traduko al la persa Rumia originalo:

Spegulas mi, spegulas mi, ne dirviras mi,
Jam vidiĝos mi, se okuliĝu l’ oreloj al vi.

Verkinte tre belajn kaj profundajn poemojn en la plej diversaj formoj kaj ritmoj, Rumi negemas kaj ignoras poetikon - en siaj poemoj! Ekz-e:

Rimon mi elpensantas sed diras mia amatino:
“Krom mian ekviziton, pripensadu vi nenion!”
Disordigu mi versduon, ritmon kaj rimon,
por ke parolivu kun vi for de tiu ĉi trio!

Li naskiĝis en Balĥo. Ĉiuj liaj prauloj estis Ĥorasananoj. Kvankam li pasigis plejmulton de sia vivo en Konjao, li ĉiam menciis en siaj poemoj pri Ĥorasano. Sed tio neniel indus interpretiĝi tiel ke en lia esto ekzistis plej eta signo de ŝovinismo, naciismo, k.s., ĉar li ja superis ĉiajn malgrandskalajn temojn supraĵajn kiel tiuj ĉi, kaj li senhezite, plenenergie kaj tiel bele esprimas:

Lin demandis mi: “Kio estas via deveno?” mokete diris li: “Ho mia kara,
duono de mi devenas de Turkujo, duono de mi de Forganeo
duono de mi estas el koto, duono de mi el anim’ kaj koro
duono de mi ĉeas la maron, duono de mi tute el perlo

Lia patro, kiu nomiĝis Valad, estante tre renoma kaj populara en Balĥo, deviĝis elmigri el la urbo kelkial: unue ĉar la reganto tiea, M. Ĥarazm-Ŝaho, timige ĵaluzis lian popularecon inter la regatoj; due ĉar Imamo Faĥr-Razio, tiama kaj tiea altreligiulo, ĝuanta bonan interrilaton kun la reganto, kontraŭis Valadon, kaj trie ĉar la mongola invado minacis orient-iranajn klerulojn, kiel Damokla glavo. Sekve, kiam Rumi estis ankoraŭ 12- aŭ 13-jara, li elmigris kun sia patro el Balĥo pilgrimonte al Mekko. Forlasinte la naskiĝurbon, ili unue atingis la survojan urbon Nejŝaburon, kaj tie vizitis Ŝejkon Farid-ud-din Attar (1119-1229?) – famega poeto kaj tre brila vizaĝo en la mistikismo kiu instruis kaj/aŭ inspiris multajn postajn mistikulojn. Jarojn poste, Rumi tiel pripoemis Attar-on:

Attar transpasis jam la urbsepon de la am’.
Ni ankoraŭ mezirantas aleeton l’ unuan.

Post kiam ili forlasis Mekkon, ekloĝis en Malgrand-Azio, ĉar orienta regiono de Irano jam estis invadita de mongoloj. Post iom da tempo, Kejgobado, la selĝuka reĝo, invitis ilin al Konjao, kie ili loĝis pleje dum sia vivoresto. Rumi edziĝis 18-jaraĝe kaj perdis sian patron 24-jaraĝe. En la sama jaro, t.e. 1231, la sekvantoj de Valad petis lian filon anstataŭi la patron kaj ekgvidi ilin.

Rumi pasigis sep jarojn en Halabo kaj Damasko daŭrigante siajn studojn. Post tio dum kvin jaroj li instruis en Konjao, kaj liajn instruojn, utiligis pli ol 400 lernantoj! Nun li estis tre fama teologo kaj instruisto plenestimata.

En lia 38-jaraĝo, Ŝams-ed-din Mohammad de Tabrizo (1185?-1247), vagabonda derviŝo mistika, famiĝonta je Ŝams, venis al Konjao kaj ilia renkontiĝo kaŭzis radikan aliiĝon de Rumi, kvazaŭ li renaskiĝus. Rumi tiel absorbiĝis al personeco kaj pensmaniero de Ŝams, ke li forgesis ĉion pri sia socia stato kaj populareco, ekkondutante tre senzorge rilate al sia reputacio ĉe sia jam tre granda sekvantaro, kaj fariĝis mistikulo sufia. Alivorte, pinte de sia renomo, Rumi forlasis sian tre altan socian staton, nur pro amo. La sekvantoj de Rumi, vidinte la eklogiĝon de sia mastro al Ŝams, kaj senigitaj de karaj instruoj de “sia majstro”, komencis kontraŭi kaj ĝeni Ŝamson, tiel ke post 16 monatoj, li foriris el Konja al Damasko.

La tombejo de Rumi en Turkio.

Rumi, tro ĝenita de la disiĝo, poemis multe pri la apartiĝo kaj sopiro retrovi Ŝamson, kaj sendis sian filon, Soltan-Valadon, kune kun 20 el la sekvantoj - kiuj jam estis pentintaj pro siaj miskondutoj kontraŭ Ŝams - al Damasko por inviti lin al Konja. Fine, post 15-monata foresto, li denove estis ĉe Rumi. Sed pro la fanatikeco de la popolamaso, kaj priklaĉoj kaj ĝenadoj, li denove deviĝis forlasi Konjaon, kaj ĉifoje laŭŝajne por ĉiam, ĉar de post tio, neniaj spuroj de li estas trovitaj en la historio.

Gazalojn, kiujn Rumi verkis inspirite de Ŝams, – ĉu dum lia ĉeesto ĉu dum lia foresto - Moulana nomis Ŝams-Gazalaron. Viglo, vivemo kaj melodio en liaj gazaloj estas unike movaj. La mistikecan kialon por tia nomado, Nicholson klarigas tiel ĉi: unu el la ĉefaj principoj en sufiismo estas unuiĝo kaj unueco de amanto kaj amato; do post ekamo inter Moulana kaj Ŝams, ili estis sama persono: ili estis unu spirito en du korpoj, Ŝams estis la alia memo (alter ego) de Rumi: sekve Ŝams signifis Rumion, kaj Rumi estis Ŝams! Tre sciindus kiel oni interpretus tiun ĉi poemon de Rumi:

Vino de ni ebriiĝis, ne ni de ĝi!
Muldil' de ni ekestiĝis, ne ni de ĝi!

La elemento de amo ĉe lia verkado[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 "... amo kaj korinklino estas atributoj de Dio. La vera amo apartenas al Dio, ĉi tio inter homoj estas nur metaforo de amo. Alivorte la amo venas al la homo de Dio kaj nur tiam aperas en la homoj" 

La supra citaĵo estas prenita el la enkonduko al la dua volumo de la "Masnavio", kaj ĝi esprimas kun granda precizeco lian profundan amon al Dio, same kiel lian percepton pri nia maniero kiel homoj vivantaj en ĉi tiu mondo. Kiel menciite, la mistika kuniĝo, kiu okazis en la renkontiĝo de Rumi kaj Ŝams, estis spirita komplemento de kongruaj animoj, kaj la pura amikeco inter ambaŭ kondukis Rumi en miraklan vojaĝon saturitan de komprenoj, kaj ankaŭ kondukis al la formado de lia mondkoncepto, kio daŭre influas multajn post lia morto. Rumi amis Ŝams grandan amon, tamen ĉi tiu amo mankis ĉar ĝi estis kondiĉita de alia persono ekstera al li, kaj ne dependa de pure interna sperto. La procezo, kiun Rumi travivis, estis kompletigita per lia malfermo al aliaj homoj, al novaj gvidistoj, al la pureco kaj beleco de la mondo, kaj finfine al la tuta homaro. Tiel, la amo de Rumi en la formo de Ŝams, la anima amiko, evoluis kaj kreskis por esti unu profunda kaj sindona amo por la unusola - la eterna Dio. En la maniero, kiun Ŝams skizis, li lumigis por Rumi la vojon al la amo de Dio, tian amon, kiu povus bruligi la homan animon, kvankam nur ĝi liberigus lin el liaj katenoj. Ĉar por la Rumi Dio estas en ĉio kaj konsistigas la tutan universon, kaj li eĉ diris: "Kiam ni diras, ke Dio ne estas en la ĉielo, ni ne volas diri ke la malo estas vera, sed simple ke la ĉielo ne enhavas lin, dum li enhavas la ĉielon."

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Vi naskiĝis kun flugiloj. Kial preferi rampi tra la vivo? 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Riman versduon en la araba kaj persa oni nomas masnavio*, kio laŭlitere signifas duopo-n.
  2. Paĝo 273 de la verko n-ro 8 en la Fontoj.
  3. El la paĝo sepdek de la verko n-ro 3 en la Fontoj.
  4. Verko n-ro 1 en la Fontoj.
  5. Laŭ la plej akceptita etimologio por tiu ĉi vorto, Sufio* estas derivita el araba vorto "suf" signifanta lanon. Ĉar sufioj iam vestis lanan robon; ili dediĉas sin al la mistika vivado. Sufiismo estas la mondorigardo kaj vivmaniero de sufioj. Pri skolo de ĝi bv. vd. Esperant-lingvan artikolon menciitan en la Fontoj, n-ro 7.
  6. El la paĝoj 25-6 de la verko n-ro 1 en la Fontoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Jalal ad-Din Muhammad Balkhi Arkivigite je 2020-09-28 per la retarkivo Wayback Machine, Afghanistan literature.

Tiu ĉi artikolo unue aperis en Irana Esperantisto, n-ro 5, jaro 2, Aŭtuno 2003, 56 p., p. 4-7.: Nur la Amo: Rumi (Moulana), La Plej Granda Mistika Poeto fare de Ahmad Reza Mamduhi. Jen ties fontoj:

  1. Anglalingva verko: Reynold A. Nicholson Rumi, Poet and Mystic 1207-1273, London: George Allen & Unwin ltd, 1973 (6a eld.), {1a eldono 1950},190 p.
  2. Perslingva verko: Gozideje Gazalijjate Ŝams (Elektitaj Gazaloj de Rumi), selektado, enkonduko kaj notoj fare de d-ro M.R. Ŝafii Kadkani, 6a eldono, Teherano: Ketabhaje Ĝibi, 1986, 632 p., entenanta 466+7 Gazalojn.
  3. Persa traduko de Reynold A. Nicholson The Idea of Personality in Sufism (La Ideo de Personeco en Sufiismo), “Tasavvofe Eslami” trad. kaj enkonduko fare de d-ro M.R. Ŝafii Kadkani, Teherano: Tus-eldonejo, 1979, 254 p.
  4. La Nobla Korano, Trad. Italo Chiussi, 2a eld, Kopenhago: TK, 1970, 20+677 p.
  5. www.rumi.net
  6. www.khamush.com. Tiu ĉi fonto enhavas multajn materialojn pri kaj de Rumi en 11 lingvoj. Rumi estis konata ankaŭ kiel Ĥamuŝ (Khamush) kio signifas silenta-n.
  7. M.T.O. Shahmagsudi Sufiismo: la vojo al Dio, Trad. Ĵila Sadigi, Kontakto, n-ro 191 (2002:5), p. 10.
  8. Perslingva verko: d-ro Abd-ol-Hosejn Zarrinkub: Ĝostoĝu dar tasavvofe Iran (Esplorado pri Sufiismo en Irano), Teherano: Amir-kabir, 1984 (2a eldono), (1a eldono 1978), 446 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]