Ĝamŝedpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝamŝedpur
Metropolo kaj industria urbo
Mozaiko pri Ĝamŝedpur
Lando Barato Barato
Ŝtato Ĝharkhando
Situo Ĝamŝedpur
 - alteco 135 m s. m.
 - koordinatoj 22° 08′ 00″ N 86° 18′ 00″ O / 22.13333 °N, 86.30000 °O / 22.13333; 86.30000 (mapo)
Loĝantaro 666,688 (en 2009 (laŭ urbolisto de germana VP.))
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 831 001
Telefona antaŭkodo 657
Aŭtokodoj JH-05
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Jamshedpur
Retpaĝo: www.tatanagar.com
Portalo pri Barato

Ĝamŝedpur (hindie: जमशेदपुर, bengale: জামশেদপুর) estas metropolo, grava indusrtria urbo en Barato, en subŝtato Ĝarkando. La estis urbo estis deklarita riĉa urbo en 2007 kaj pura grandurbo de Hindio en 2010.

Laŭ la stato de 2019 en la urbo vivis 1 558 000 loĝantoj sur areo de 230,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 757 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝamŝedpur etendiĝas sur monteta regiono en orienta parto de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝamŝedpur estas planita urbo. En 1908 Jamshedji Nusserwanji Tatafondis modernan ŝtalofabrikon (nun jam vaste konatan Tata), sed tiam ankaŭ loĝdomoj por laboristoj konstruiĝis. La fabriko trovis krudmaterialojn en la proksimeco (fero, karbo, mangano, baŭksito kaj kalko). La urbo ekde 1919 uzas nomon de la fondinto. Ankaŭ nun la fabriko determinas la urbon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝamŝedpur havas flughavenon kaj bonajn kontaktojn al la regiono fervoje kaj aŭtovoje. En la urbo aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĝamŝedpur havas tropikan klimaton kun influo de musono. La someroj daŭras inter marto-junio. Tiam la temperaturo foje superas eĉ 40 °C-ojn. Dum vintro neniam frostas. Jare pluvas po 1200 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-septembro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Ĝamŝedpur
Grandvendejo en Ĝamŝedpur