Ĝambarak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝambarak
urbo en Armenio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1301–1304
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 850  (2011) [+]
Loĝdenso 975 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 45° 21′ O (mapo)40.59305555555645.357222222222Koordinatoj: 40° 36′ N, 45° 21′ O (mapo) [+]
Alto 1 840 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Ĝambarak (Armenio)
Ĝambarak (Armenio)
DEC
Ĝambarak
Ĝambarak
Situo de Ĝambarak

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chambarak [+]
vdr

Ĝambarak (armene: Ճամբարակ ankaŭ transkribita kiel Chambarak Jambarak; ĝis 1920, Miĥajlovka, de 1920-1972, Karmir Gjugh, de 1972-1991, kaj Kraside) estas urbo en la provinco Gegharkunik, Armenio. Ĝambarak estis fondita en 1835-1840 ĉe la rivero Getik fare de rusaj enmigrintoj, sub la nomo Miĥajlovka. Karmir Gjugh kaj Krasnosjelsk kaj signifas "Ruĝa Vilaĝo" en armena kaj rusa lingvoj, respektive.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de Ĝambarak.

La vorto Ĝambarak laŭvorte signifas malgrandan tendaron en la armena. La nomo devenas de pli malnova setlejo kiu ekzistis sur la loko de la nuna urbo dum la Mezepoko, ĉar ekzistas la restaĵoj de la preĝejo Sankta Gregorio de la 1a jarcento kaj multaj ĥaĉkaroj en la urbo devenantaj de la 13-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine, la vilaĝo Miĥajlovka iom post iom formiĝis inter 1740 kaj 1785 de rusaj molokanaj migrantoj, kiuj transloĝiĝis el la areoj de Samaro kaj Saratov de la Rusa Imperio. La vilaĝo okupis la lokon de la pli malnova armena setlejo Ĝambarak. Kun la sovetigo de Armenio en 1920, Miĥajlovka estis renomita Karmir Gjugh (Ruĝa Vilaĝo). En decembro 1937, la Krasnoselsk-Rajono formiĝis kiel administra divido de la Armena Soveta Socialisma Respubliko, kun la vilaĝo Karmir Gjugh kiel ĝia centro.

En 1971, Karmir Gjugh estis pligrandigita kun la fuzio de la proksimaj setlejoj Verin (supra) kaj Nerkin (malsupra) Ĝambarak, kaj fariĝis urbotipa setlejo. La sekvan jaron, la setlejo oficiale renomiĝis Krasnoselsk .

Post la sendependeco de Armenio, Krasnoselsk estis renomita Ĝambarak en 1992 kaj fariĝis urba komunumo.

En julio 2020, Ĝambarak fariĝis celo de la kolizioj kun Azerbajĝano[1].

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Maljuna virino de Ĝambarak.

La censo de 2011 montris signifan malkreskon en la loĝantaro de Ĝambarak. Nuntempe la urbo havas 5850 loĝantojn. Plejmulto el la loĝantaro de la eta urba komunumo de Ĝambarak estas etnaj armenoj kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La eklezio estas reguligita de la Diocezo de Gegharkunik.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Ĝambarak ĉefe okupiĝas pri agrikulturo kaj brutobredado kaj abelbredado. Ĝi antaŭe havis malgrandajn firmaojn por fromaĝproduktado. Ekzistas ankaŭ kelkaj turismaj servoj, ĉefe ekoturismo funkciantaj en la urbo, parte pro la proksimeco al la montaro kaj al lago Sevan.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]