Ĝanaparo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbolo de Ĝanaparo

Ĝanaparo (armene ճանապարհ - vojo) estas markita pado tra montoj, valoj kaj vilaĝoj (i.a. Karintak) deMontara Karabaĥo, kun monaĥejoj kaj fortikaĵoj survoje. La pado estas dividita en unutagaj tagomigradoj, kiuj alportas al malsama vilaĝo ĉiun nokton, kie la ekskursantoj povas aŭ resti kun vilaĝa familio aŭ munti tendaron proksime. La padoj ekzistis dum jarcentoj, sed nun estas markitaj specife por turistaj kaj lokaj migrantoj. La simbolo de la pado estas skizo de Montara Karabaĥo, kun 5 cirkloj el kreskanta grandeco sur pinto, kiu aspektigas ĝin kiel piedspuro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Acaĥa Respubliko

Montara Karabaĥo (en: Nagorno-Karabach)