Ĝangala pasero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĝangala pasero
Ĝangala pasero, masklo ĉe Nacia Parko Sultanpur, en Barato.
Ĝangala pasero, masklo ĉe Nacia Parko Sultanpur, en Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. pyrrhonotus'
Dunomo
Passer pyrrhonotus
(Blyth, 1844)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
PasserPyrrhonotusMap.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Ĝangala pasero, konata ankaŭ kiel Sinda pasero, aŭ Ruĝecdorsa pasero kiel iela traduko de la latina scienca nomo, (Passer pyrrhonotus) estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en la Indusa Valo kaj ties alfluantoj en Pakistano kaj partoj de Guĝarato el Panĝabo orienten al Delhi en norda Barato (ankaŭ iom en Irano), kie ties habitato estas kutime alta herbejo kaj arbustaro. Iam estis konsiderata raso de la Dompasero, P. domesticus. Ĝi estas monotipa.

Probable ili evoluis el populacio de paseroj retenita en la Indusa Valo, kiu restis senglacia dum la lasta galciepoko de la Pleistoceno (antaŭ 25,000-15,000 jaroj).

Enhavo

[redakti] Aspekto

Ĝi havas kiel la Saksaula pasero nigran krucon ĉirkaŭ la ankaŭ nigra bekobazo kun “antaŭtuko” limigita al larĝa vertikala nigra strizono kiu trapasas nur la mentonon kaj la gorĝareon kaj traokula strizono, sed sen nigra frunto kaj tie estas malhelgriza krono kiel tiu de la Dompaseroj, super kutima helbruna orelareo kiu ĉirkaŭas helgrizan vangon ĝis la kolflanko. La subaj partoj estas helgrizaj sen markoj nek strioj. En ŝultroj estas tre helbruna areo super tre blanka ŝultra flugilstrio; flugilplumoj estas nigraj kun helaj bordoj. La dorso estas helbruna kun iom da nigra vertikala strieco en supra dorso, dum tiu suba estas senmarka kaj pli ruĝecburna, dum la pugo estas helgriza.

[redakti] Referencoj

[redakti] Bildaro

[redakti] Eksteraj ligoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj