Luksemburga Ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Senato vidita el la ĝardeno de Luksemburgio.

La ĝardeno de Luksemburgio, alikonata malpli formale kiel Luco (franclingve Jardin du Luxembourg) estas granda publika parko de Parizo, lokita en la 6-a arondismento de la franca ĉefurbo. Ĝi etendiĝas sur 224 500 m² kaj do estas la plej vasta parko de Parizo. Luco estas la ĝardeno de la franca senato, kiu mem situas en la Palaco Luksemburgio.

Historio

La palaco kaj la ĝardeno estis kreitaj de la arkitekto Salomon de Brosse por Maria de Mediĉo, ekde 1615 ĝis 1627.

Édouard René de Laboulaye estis franca juristo, poeto, aŭtoro kaj kontraŭ-sklaveca aktivulo. Li estas rememorata kiel la intelektula kreanto de la Statuo de Libereco en Novjorko, proponante la ideon por tia monumento en 1865 pagita de civitanoj de Francio, kaj de la malpli konata originalo de la Ĝardeno de Luksemburgio.

Priskribo

La reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj estas serio de dudek skulptaĵoj starantaj subĉiele ekde la mezo de la 19-a jarcento en la ĝardeno de Luksemburgio. Tiu serio konsistas el dudek skulptaĵoj starantaj sur la promenejo superanta la centran florbedon kaj la grandan basenon, antaŭ la palaco Luksemburgo. Kvankam la statuoj estis faritaj de malsamaj skulptistoj, ĉiu estas sammodelaj : staranta portreto de elstara virino en la historio de Francio, el blanka marmoro. Ĉiu statuo altas inter 2,30 m kaj 3,80 m kaj staras sur ŝtona piedestalo, kun en medaliono la nomo, la titolo kaj la naskiĝdato kaj mortodato de la persono.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj