Ĝardeno de la Plantoj (Parizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ĝardeno de la Plantoj.
La "Granda Galerio de Evoluado" ekstere.
La ĝardeno aŭtune.

La Ĝardeno de la Plantoj (franclingve Jardin des Plantes) estas la plej grava botanika ĝardeno de Francio. Ĝi estas posedaĵo de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo. Ĝi troviĝas en la 5-a arondismento de Parizo, ĉe la maldekstra bordo de la Sejno, kaj ĝi etendiĝas sur 23,5 hektaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĝardeno estis origine plantita en 1626 de Guy de La Brosse, la kuracisto de Ludoviko la 13-a, kiel ĝardeno por kultivadi kuracplantojn. Ĝi unue nomiĝis "Ĝardeno de la Reĝo", kaj akceptis vizitantojn ekde 1640.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Muzeo pri natura historio troviĝas ene de la ĝardeno. Ĝi konsistas el kvar galerioj: la granda galerio de evoluismo, la muzeo pri mineralogio, la muzeo pri paleontologio kaj la muzeo pri entomologio. Krom la ĝardenoj ekzistas ankaŭ akvario kaj eta zoo, fondita en 1795 de Bernardin de Saint-Pierre kun la bestoj de la reĝa menaĝerio de Versailles.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]