Ĝarkando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĝarkhando)
w1
Ĝarkando
Origina nomo hindie झारखंड
ŝtato de Barato
Administrado
Estas parto de Barato
Administra centro Ranĉio
Politiko
Estro Champai Soren

(ekde 2-a de februaro 2024)

Demografio
Oficiala lingvo Hindia
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 32 966 238
Loĝdenso 414 loĝ./km²
Geografio
Areo 79 722 km² (7 972 200 ha)
Ĝarkando sur la mapo de Barato
Ĝarkando sur la mapo de Barato
Geografia situo 23° 21′ 0″ N, 85° 19′ 48″ O (mapo)23.3585.33Koordinatoj: 23° 21′ 0″ N, 85° 19′ 48″ O (mapo) [+]
Hor-zono UTC+05:30 [+]
Kodoj
ISO 3166-2 IN-JH
Eksteraj paĝoj
jharkhand.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Ĝarkando [+]
vdr

Ĝarkando (hindie झारखंड) estas ŝtato respektive subŝtato en orienta Barato. Ĝarkando iĝis aparta gubernio la 15-an de novembro 2000. Antaŭe, ĝi estis la suda parto de la subŝtato Biharo. Ĉirkaŭ Ĝarkando estas la subŝtatoj Biharo (norde), Utar-Pradeŝo kaj Ĉatisgaro (okcidente), Oriso (sude), kaj Okcident-Bengalo (oriente).

La ĉefurbo de Ĝarkando estas Ranĉio, kiu estas industria urbo. Kelkaj aliaj urboj kaj industriaj centroj de la subŝtato Ĝarkando estas Ĝamŝedpur, Bokaro, Sindri, Gumla, Deoghar, Giridih, Hazaribag, Mango, Medininagar, Phusro, Ramgarh kaj Dhanbad.

La nomo Ĝarkando devenas de la hindia vorto "ĝari" kiu signifas "arbeton" kaj "arbuston", do, "arbustejo". La subŝtato estas konata pro sia minerala riĉeco kaj biologia diverseco.

Lingvo, literaturo kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Ĝarkando havas multajn lingvojn. Ili apartenas al tri lingvofamilioj. Hindarjaj lingvoj inkluzivas la lingvojn angika, bhoĝpuri, khortha, nagpuri, sadri, hindia, urdua, orija kaj bengala. Ĝi ankaŭ estas hejmo por la lingvoj Munda -- kurmali, korku, santhali, mundari, bhumij, kharia kaj ho; kaj la dravidaj lingvoj korwa, oraon kaj paharia. Granda parto de la subŝtato parolas la hindian, bengalan kaj la orijan.

Biologia diverseco[redakti | redakti fonton]

La parkoj kaj bestoĝardenoj en Ĝarkando montras panoramon de biologia diverseco.

La nacia parko Betla, 25 km de la Daltonganĝ, havas aeron ĉirkaŭ 250 km². En ĝi troviĝas tigroj, elefantoj, gaŭroj, akvocervoj, aproj, pitonoj kaj simioj.

Administraj distriktoj[redakti | redakti fonton]

La subŝtato konsistas el 18 distriktoj kiuj estis parto de la suda Biharo. Kelkaj el ili estis reorganizitaj por krei 6 novajn distriktojn: Latehar, Saraikela Kharsawan, Jamtara, Sahebgunj, Khunti kaj Ramgarh. Nun la subŝtato havas 24 distriktojn.

Distriktoj de Ĝarkando[redakti | redakti fonton]

  1. Ranĉio
  2. Lohardaga
  3. Gumla
  4. Simdega
  5. Palamu
  6. Latehar
  7. Garhwa
  8. West Singhbhum
  9. Serikela Kharsawan
  10. East Singhbhum
  11. Dumka
  12. Jamtara
  13. Sahebganj
  14. Pakur
  15. Godda
  16. Hazaribag
  17. Chatra
  18. Koderma
  19. Giridih
  20. Dhanbad
  21. Bokaro
  22. Deoghar
  23. Khunti
  24. Ramgarh