Ĝemela lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĝemela lingvo estas aparta lingvo uzata de junaj infanoj, relative ofte de ĝemeloj, kaj kiun parolas kaj komprenas nur tiuj. Kvankam ĝemelaj lingvoj aperas plej ofte ĉe plurnaskitoj, ili povas ankaŭ estiĝi inter aliaj infanetoj kun proksimume la sama evolunivelo, se tiuj komunikas multe unu kun la alia jam antaŭ ol ili sufiĉe regas la gepatran lingvon. La verŝajneco de estiĝo de ĝemela lingvo estas plej alta por ĝemeloj kiuj ne havas pli aĝajn gefratojn kaj por tiuj, kiuj kreskiĝas en plurlingva medio. En tiuj grupoj, ĝi atingas preskaŭ 50 procentojn. Ĝi estas iomete pli alta por unuzigotaj ĝemeloj ol por plurzigotaj. En plej multaj kazoj la infanoj ĉesas uzi ĝemelan lingvon jam en la aĝo de tri jaroj.

Ĝemela lingvaĵo ofte estas mirige flua. La fenomeno estas tamen foje konsiderata kiel nenio alia ol tre nematura kaj diverĝa formo de la gepatra lingvo, ofte kun pli aŭ malpli kutimaj fonologiaj diverĝoj. Tiuj estiĝas ĉar la infanoj senkritike akceptas kaj imitas la prononcon unu de la alia. Ne malmultaj vortoj tamen estas aŭ ŝajnas esti apriore kreitaj de la infanoj. Ĝemela lingvo estas foje konsiderata kiel nenormalaĵo, kiu povas prokrasti la lingvan evoluon de la infanoj kaj por kiu ekzistas la terminoj idioglosio kaj kriptofazio. (En tia prijuĝo estas malkonsiderata la fakto, ke ĝemela lingvo faciligas kaj progresigas la komunikadon inter la ĝemeloj mem.) Oni observis, ke mildaj perturboj de la parolo, kiuj kutime montriĝas komence de la lerneja aĝo, pli ofte aperas ĉe infanoj kiuj uzis ĝemelan lingvon ol ĉe aliaj. Tio povas esti kaŭzita de tio, ke fiksiĝis ĉe la infanoj nelaŭnormaj parolkutimoj. Tamen ankaŭ verŝajnas, ke ĝemela lingvaĵo pli ofte aperas ĉe infanoj kun denaska dispozicio por malfrua evoluo de sia parolo. Malfrua evoluo de la parolkapablo estas ofta ĉe frunaskitoj, kaj plurnaskitoj proporcie pli ofte naskiĝas tro frue.

La uzado de ĝemelaj lingvoj kutime malaperas kiam la infanoj jam sufiĉe bone regas la lingvon de sia ĉirkaŭaĵo. Minoritato inter la infanoj tamen evoluigas sian ĝemelan lingvon al flegata privata lingvo, kiun ili uzas inter si, krom la gepatra lingvo, ankaŭ post la trijara aĝo. Ĉe tiuj montriĝas, anstataŭ tendenco al perturba parolo, tendenco al iomete superaveraĝa lingva kapablo. En tiuj kazoj klaras, ke temas pri aŭtonoma lingvo. Ĉiujare naskiĝas proksimume unu miliono da ĝemelaj opoj en la mondo. Ĉar almenaŭ unu elcento el tiuj evoluigas aŭtonoman ĝemelan lingvon kaj retenas tiun dum pluraj jaroj, oni povas aserti, ke tiuj lingvoj konsistigas la plimulton de ĉiuj vivantaj lingvoj. (La nombro de malsamaj etnaj lingvoj kutimas esti taksata je ne pli ol 7 000).

La ĝemelaj lingvoj ne estas tipaj naturaj nek tipaj konstruitaj lingvoj. Ili rezultas el imitado de sonproduktado kaj komunika konduto inter la ĝemeloj. Tio ne postulas multe da elpensado. Ĝemelaj lingvoj evoluas hazarde kaj senplane. Ili do ne estas "planlingvoj". Laŭ sia estiĝo, ili iom similas al kreolaj lingvoj, kiuj estas kreataj de infanoj en medio, kie estas uzata nestabiliĝinta piĝino, sed ili malsimilas al tiuj pro la ekzisto de aprioraj vortoj. Aliflanke, la aŭtonomiĝintaj ĝemelaj lingvoj parencas al la personaj artaj lingvoj, tipe kreataj de junuloj.

Iom analogia al ĝemela lingvo estas la hejma gestaro (angle home sign) kiun kutimas disvolvi surdaj infanoj en familioj en kiuj plenfunkcia gestlingvo ne estas konata. Pro la malfavora situacio, tia gestaro plej ofte ne kontentige evoluas. Kiam pluraj surdaj infanoj kun nur hejma gestaro kuniĝas, tamen rapide povas ekesti plenfunkcia gestlingvo. Tiel estiĝis la Nikaragva signolingvo en la 1970aj jaroj, post la ekfunkciigo de la unua lernejo por surduloj en la lando.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • William Hale White & Cuthbert Hilton Golding-Bird (1891) Two cases of idioglossia, Medico-Chirurgical Transactions, 74: 181-189, [1] (Tie enkondukiĝis la termino idioglossia)
  • Peter Bakker (1987) Autonomous languages of twins Acta Geneticae Medicae et Gemellologiae, 36: 233-238. [2]
  • Dorothy Vera Margaret Bishop & Sonia J. Bishop (1998) Twin language: a risk factor for language impairment?, Journal of Speech, Language, and Hearing Research, 41: 150-160, resumo artikolo
  • Chisato Hayashi & Kazuo Hayakawa (2004) Factors affecting the appearance of ‘twin language’: an original language naturally developing within twin pairs, Environmental Health and Preventive Medicine, 9: 103–110, [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]