Ĝemelurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĝemelaj urboj)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri ĝemelajpartneraj urboj, fratinaj urboj, amikecaj urboj, komunumoj kiuj mem elektis interliman longatempan partnerecon kaj kunlaboradon kaj kutime troviĝas intence ne en pleja proksimeco, sed celas transponti kulturajn diferencojn kaj interkomprenigi la urbanojn kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo.

Ĝemela rilato ankaus ekzistas inter provincoj, aŭ ŝtatoj. Ĝemela rilato iĝas oficiala per subskriba ceremonio de la estroj de la du lokaj jurisdikcioj, post la aprobo de la lokaj urbaj konsilioj, provincaj komisaroj, aŭ ŝtataj parlamentanoj. Kontraŭe, la vorto duobla urbo estas termino por du administre sendependaj urboj, kiuj situas rekte apud la alia kaj teorie konsidereblus unusola urbo, sed kiuj estas dividitaj per rivero aŭ per ŝtata aŭ alia administra limo. Principe ĝemeleco estas simetria ligo, sed se unu el la partneroj havas malpli evoluintan strukturon, ĝemeleco povas signifi ankaŭ evoluigan helpon.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Urboĝemelecoj evoluis en Eŭropo post la Dua mondmilito kaj estis unu el la vojoj interproksimigi la eŭropajn popolojn, cele al evito de plia milito. La kontaktoj pro ĝemeleco intensigu la reciprokan komprenon kaj instigu ankaŭ ekonomian kunlaboron je ĉiuflanka profito. La koncepto de urboĝemeleco estas plej populara en Eŭropo, sed disvastiĝis ankaŭ al aliaj kontinentoj. Precipe eŭropaj urboj serĉis kaj trovis ĝemelojn ankaŭ trans la limoj de Eŭropo. Dum la Malvarma milito ekestis ankaŭ ĝemelecoj inter la du partoj de dividita Germanio. Pro tio nun pluraj germanaj urboj havas ĝemelon en la sama, reunuigita lando. De 1989 eŭropaj urboĝemelecoj estas finance subtenataj de Eŭropa Unio.

  • La Konsilantaro de Eŭropaj Komunumoj kaj Regionoj (CEMR, Council of European Municipalities and Regions) en sia retejo donas liston de la ĝemeliĝaj funkciuloj en ĉiuj Uniĝintaj Naciaj Komunumoj en ĉiuj Eŭropaj landoj, ne nur en la Eŭropa Unio. La organizaĵo havas komitatojn kaj laborgrupojn pri diversaj temoj.
  • La ĝemeliĝa retejo de la CEMR (Twinning.org donas pli da informoj pri ĝemeliĝo ene de Eŭropo, pli ol la Eŭropa Unio.

Usono[redakti | redakti fonton]

  • La ĝemelurbaj rilatoj inter Usono kaj eksterusonaj landoj komenciĝis post la Dua mondmilito kaj evoluis al nacia movado kiam Prezidento Dwight D. Eisenhower per la iniciataĵo "Homoj-al-Homoj" en 1956 kreis la tiaman Ĝemelaj Urboj Internaciaj. Originala parto de la Usona Nacia Ligo de Urboj (National League of Cities), Ĝemelaj urboj Internaciaj iĝis aparta, senprofitcela korporacio en 1967 pro la enormaj kreskado kaj popolareco nomata Sister Cities International (SCI) (angle: Fratinaj urboj internacieĜemelaj Urboj Internaciaj). La intenco de Prezidento Eisenhower estis partoprenigi individuojn kaj organizojn je ĉiu nivelo de socio en civitana diplomatio, esperante ke interhomaj rilatoj, instigitaj de ĝemelaj filiecoj urbaj, provincaj, kaj ŝtataj, malpliigus la ŝancon ke okazus estontaj tutmondaj konfliktoj. Tiu senprofitcela civitan-diplomatia reto celas krei kaj fortigi partnerecojn inter usonaj kaj eksterusonaj komunumoj por pliigi tutgloban kunlaboradon jela komunuma nivelo, instigi kulturan interkompreniĝon kaj stimuli ekonomian evoluon. Ĝi kondukas la movadon por loka komunuma evoluo kaj volontula aktivado per instigi kaj kapabligi privatajn civitanojn, municipajn oficistojn, kaj komercestrojn realigi longdaŭrajn programojn de reciproka avantaĝo. Entute estas pli ol 2000 usonaj urboj kiuj havas de 1 ĝis eble 15 ĝemeliĝojn en la tuta mondo. Ĉi tie estas la membrolisto de SCI [1]. Kiel membro de SCI la nederlanda aktivulo pri ĝemelaj urboj, Pieter Engwirda (vidu: Lokalaj informejoj pri Esperanto) havas la membrojn liston de SCI en la Excelformato.
  • Amikeca Armeo (Friendship Force International). Tiu ĉi organizaĵo, kreita en 1977 donas ŝancojn por esplori novajn landojn kaj kulturojn ene de ĝi per kunigo de homoj je persona nivelo.

Oceanio[redakti | redakti fonton]

Azio[redakti | redakti fonton]

Tutmondo[redakti | redakti fonton]

Rolo de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Renkontiĝo de esperantistoj el la ĝemelaj urboj de Vieno (Bratislavo, Brno kaj Budapeŝto)

Ofte ĝemelaj urboj situas ne nur en malsamaj landoj, sed eĉ en malsamaj lingvo-regionoj. En la kunlaboro inter samcelaj organizaĵoj, kluboj ktp. en urboĝemeloj la Esperanto-organizoj ĝuas la avantaĝon de facila interkompreniĝo. Tial ili foje estas motoroj aŭ eĉ pioniroj de ĝemeliĝoj. Ekzemploj estas jenaj ĝemelecoj:

Reta informilo pri ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

  • Informilo pri ĝemelaj urboj, eldonaĵo de UEA pere de ties komisiito por Ĝemelaj Urboj, Wu Guojiang. Tie legeblas pri aktivaĵoj rilate al ĝemelurba agado en internacia kadro.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]