Ĝemelurbo
El Vikipedio
| Tiu ĉi artikolo temas pri ĝemelaj aŭ partneraj urboj, kiuj mem elektis interliman kunlaboradon kaj kutime troviĝas intence ne en pleja proksimeco, sed celas transponti kulturajn diferencojn kaj interkomprenigi la urbanojn.
Kontraŭe, la vorto duobla urbo estas termino por du administre sendependaj urboj, kiuj sitas rekte apud la alia kaj teorie konsidereblus unusola urbo, sed kiuj estas dividitaj per rivero aŭ per ŝtata aŭ alia administra limo. |
La vorto ĝemelurboj, ĝemelaj urboj respektive partneraj urboj priskribas urbojn, kiuj interkonsentis pri speciala partnereco por kultura kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo. Kutime, sed ne ĉiam, ĝemelaj urboj estas en diversaj landoj. Se la urboj A kaj B estas ĝemeloj kaj samtempe B ĝemele kunlaboras kun urbo C, tiukaze eblas, sed ne necesas, ke A kaj C havas ĝemelan rilaton inter si.
Principe urba ĝemeleco estas simetria ligo, sed se unu el la partneroj havas malpli evoluintan strukturon, ĝemeleco povas signifi ankaŭ evoluigan helpon.
Ĝemela rilato urba, provinca, aŭ ŝtata estas vaste bazita, oficiale aprobita, longatempa partnereco inter du komunumoj, regionoj, aŭ ŝtatoj en du landoj. Ĝemela rilato iĝas oficiala per subskriba ceremonio de la estroj de la du lokaj jurisdikcioj, post la aprobo de la lokaj urbaj konsilioj, provincaj komisaroj, aŭ ŝtataj parlamentanoj.
Enhavo |
[redakti] La termino
Ĉirkaŭ la mondo, diversaj terminoj estas uzataj por nomi la longatempan partnerecon de du komunumoj: partneraj urboj, ĝemelaj urboj, fratinaj urboj, amikecaj urboj estas kutimaj terminoj. En la Esperanto-komunumo aparte oftas la termino ĝemelurboj (aŭ ĝemelaj urboj).
[redakti] Eŭropo
Urboĝemelecoj evoluis en Eŭropo post la Dua mondmilito kaj estis unu el la vojoj interproksimigi la eŭropajn popolojn, cele al evito de plia milito. La kontaktoj pro ĝemeleco intensigu la reciprokan komprenon kaj instigu ankaŭ ekonomian kunlaboron je ĉiuflanka profito.
De 1989 eŭropaj urboĝemelecoj estas finance subtenataj de Eŭropa Unio. En 2003 1.300 ĝemelecaj projektoj estis subvenciataj per ĉirkaŭ 12 milionoj da eŭroj.
La koncepto de urboĝemeleco estas plej populara en Eŭropo, sed disvastiĝis ankaŭ al aliaj kontinentoj. Precipe eŭropaj urboj serĉis kaj trovis ĝemelojn ankaŭ trans la limoj de Eŭropo.
Dum la Malvarma milito ekestis ankaŭ ĝemelecoj inter la du partoj de dividita Germanio. Pro tio nun pluraj germanaj urboj havas ĝemelon en la sama, reunuigita lando.
[redakti] Norda Ameriko
En 1956 usona prezidento Dwight D. Eisenhower iniciatis programon nomatan Sister Cities (angle: fratinaj urboj). Origine administris ĝin la Nacia Ligo de Urboj (National League of Cities), sed de 1967 ekzistas aparta organizaĵo pri ĝi, nomata Sister Cities International (SCI). Tiu ne-profitcela organizaĵo celas krei kaj fortigi partnerecojn inter usonaj kaj alilandaj komunumoj por pliigi tutgloban kunlaboradon sur komunuma nivelo, helpi kulturan interkompreniĝon kaj stimuli ekonomian evoluon.
[redakti] Organizoj
Ekzistas organizo nomita Ĝemelaj Urboj Internaciaj, kiu estas usona organizo kiu celas instigi ĝemelajn urbojn inter usonaj kaj eksterusonaj komunumoj. La ĝemelurba programo en Usono oficiale lanĉiĝis en 1956 per la iniciataĵo "Homoj-Homoj" de Prezidento Dwight D. Eisenhower. Ekzistas similaj organizoj en aliaj landoj, kiel:
- Aŭstralia Ĝemelurba Asocio http://www.asca.asn.au
- Partnereco de Hungaraj Lokaj Registaraj Asocioj http://www.ccre.org/est/hun_an.html
Kaj aliaj kultur-interŝanĝaj organizoj:
[redakti] Rolo de Esperanto
Ofte ĝemelaj urboj situas ne nur en malsamaj landoj, sed eĉ en malsamaj lingvo-regionoj. En la kunlaboro inter samcelaj organizaĵoj, kluboj ktp. en urboĝemeloj la Esperanto-organizaĵoj ĝuas la avantaĝon de facila interkompreniĝo. Tial ili foje estas motoroj aŭ eĉ pioniroj de ĝemeliĝoj. Ekzemploj estas jenaj ĝemelecoj:
- Herzberg en Germanio kaj Góra en Pollando
- Malbork en Pollando kaj Sölvesborg en Svedio
- Gherla en Rumanio kaj Forchheim en Germanio
- Brno en Ĉeĥio kaj Stutgarto en Germanio
- Krakovo en Pollando kaj Nurenbergo en Germanio
- Tiĥvin en Rusio kaj Hérouville Saint-Clair en Francio
- Hajdelbergo en Germanio kaj Kumamoto en Japanio
- En Hildesheim (Germanio) eĉ ekzistas revuo "Pontoj" kun kontribuoj el ĝemelaj urboj kiel Halle (Germanio), Angoulême (Francio), Gelendĵik (Rusio), Pavia (Italio), Weston-super-Mare (Britio).
[redakti] Ekstera ligilo
Ĉe aliaflanko.de haveblas "Informilo pri Ghemelaj Urboj", eldonaĵo de UEA pere de ties komisiito, WU Guojiang. Tie legeblas pri aktivaĵoj rilate al ĝemelurba agado en internacia kadro.

