Ĝemelurbo

El Vikipedio
(Alidirektita el Ĝemelurboj)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri ĝemelajpartneraj urboj, kiuj mem elektis interliman kunlaboradon kaj kutime troviĝas intence ne en pleja proksimeco, sed celas transponti kulturajn diferencojn kaj interkomprenigi la urbanojn.

Kontraŭe, la vorto duobla urbo estas termino por du administre sendependaj urboj, kiuj situas rekte apud la alia kaj teorie konsidereblus unusola urbo, sed kiuj estas dividitaj per rivero aŭ per ŝtata aŭ alia administra limo.

La nomo ĝemelurboj, ĝemelaj urboj, aŭ partneraj urboj signifas urbojn, kiuj interkonsentis pri speciala partnereco por kultura kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo. Kutime, sed ne ĉiam, ĝemelaj urboj estas en diversaj landoj. Se la urboj A kaj B estas ĝemeloj kaj samtempe B ĝemele kunlaboras kun urbo C, tiukaze eblas, sed ne necesas, ke A kaj C havas ĝemelan rilaton inter si.

Principe urba ĝemeleco estas simetria ligo, sed se unu el la partneroj havas malpli evoluintan strukturon, ĝemeleco povas signifi ankaŭ evoluigan helpon.

Ĝemela rilato urba, provinca, aŭ ŝtata estas vaste bazita, oficiale aprobita, longatempa partnereco inter du komunumoj, regionoj, aŭ ŝtatoj en du landoj. Ĝemela rilato iĝas oficiala per subskriba ceremonio de la estroj de la du lokaj jurisdikcioj, post la aprobo de la lokaj urbaj konsilioj, provincaj komisaroj, aŭ ŝtataj parlamentanoj.

  • En aparta paĝo estas listo de ĝemelaj urboj.
  • En Projekto por diskonigi Ĝemelajn Urbojn [1] estas pli da informo pri krei ĝemelajn ubojn, redakti paĝojn, kaj aktivecoj oni povas fari en Gemelaj Urboj, financa subteno, malfacilaĵoj, Laborgrupo Ĝemelaj Urboj kaj Laborplano de la projekto Ĝemelaj Urboj.


Enhavo

La termino [redakti]

Ĉirkaŭ la mondo, diversaj terminoj estas uzataj por nomi la longatempan partnerecon de du komunumoj: partneraj urboj, ĝemelaj urboj, fratinaj urboj, amikecaj urboj estas kutimaj terminoj. En la Esperanto-komunumo aparte oftas la termino ĝemelurboj (aŭ ĝemelaj urboj).

Eŭropo [redakti]

Urboĝemelecoj evoluis en Eŭropo post la Dua mondmilito kaj estis unu el la vojoj interproksimigi la eŭropajn popolojn, cele al evito de plia milito. La kontaktoj pro ĝemeleco intensigu la reciprokan komprenon kaj instigu ankaŭ ekonomian kunlaboron je ĉiuflanka profito. La koncepto de urboĝemeleco estas plej populara en Eŭropo, sed disvastiĝis ankaŭ al aliaj kontinentoj. Precipe eŭropaj urboj serĉis kaj trovis ĝemelojn ankaŭ trans la limoj de Eŭropo. Dum la Malvarma milito ekestis ankaŭ ĝemelecoj inter la du partoj de dividita Germanio. Pro tio nun pluraj germanaj urboj havas ĝemelon en la sama, reunigita lando. De 1989 eŭropaj urboĝemelecoj estas finance subtenataj de Eŭropa Unio.

  • La Konsilantaro de Eŭropoj Komunumoj kaj Regionoj (CEMR, Council of European Municipalities and Regions) en sia retejo [2] donas liston de la ĝemeliĝaj funkciuloj en ĉiuj Uniĝintaj Naciaj Komunumoj en ĉiuj Eŭropaj landoj, ne nur en la Eŭropa Unio. La organizaĵo havas komitatoj kaj laborgrupoj pri diversaj temoj.
  • La ĝemeliĝo retejo de la CEMR (Twinning.org [3] donas pli da informon pri ĝemeliĝo ene de Eŭropo, pli ol la Eŭropa Unio.
  • La kompletan liston de ĉiuj, eble 7.000, ĝemeliĝojn de ĉiuj francaj urboj, eldonita de AFCCRE [4](Association Française du Conseil des Communes et Régions d'Europe ) estas havebla ĉe la nederlanda aktivulo pri ĝemelaj urboj, Pieter Engwirda (vidu Lokalaj informejoj pri Esperanto)
  • La kompletan liston de ĉiuj, eble 500, ĝemeliĝojn de ĉiuj nederlandaj urboj, tiama eldonita de VNG kaj COS, sed ne plu havebla tie, estas havebla ĉe la nederlanda aktivulo pri ĝemelaj urboj, Pieter Engwirda (vidu Lokalaj informejoj pri Esperanto)

Usono [redakti]

  • En 1956 la usona prezidanto Dwight D. Eisenhower iniciatis per la iniciataĵo "Homoj-Homoj" la tiama Ĝemelaj Urboj Internaciaj. Origine administris ĝin la Nacia Ligo de Urboj (National League of Cities), sed de 1967 ekzistas aparta organizaĵo pri ĝi, nomata Sister Cities International (SCI) [5] (angle: Fratinaj urboj internacie). Tiu ne-profitcela organizaĵo celas krei kaj fortigi partnerecojn inter usonaj kaj alilandaj komunumoj por pliigi tutgloban kunlaboradon sur komunuma nivelo, helpi kulturan interkompreniĝon kaj stimuli ekonomian evoluon. Kiel membro de SCI la nederlanda aktivulo pri ĝemelaj urboj, Pieter Engwirda (vidu Lokalaj informejoj pri Esperanto) havas la liston de ĉiuj membroj de SCI, usonaj urboj kun siaj ĝemeliĝoj. En tute estas 413 urboj kiuj havas 1 ĝis eble 10 ĝemeliĝojn!!
  • Amikeca Armeo (Friendship Force International [6]). Laŭ la retejo ili donos ŝancojn por esplori novaj landoj kaj kulturoj ene de ĝi per kunigi homoj je la persona nivelo.

Oceanio [redakti]

  • Aŭstralia Ĝemelurba Asocio (Sistercities Australia, [7]). Ĉi tie oni trovas ligilojn al ĝemeliĝojn de multaj aŭstraliaj urboj: [8]
  • Nov-Zelanda Ĝemelurba Asocio (Sistercities New Zeland [9]. Ĉi tie oni trovas ligilojn al ĝemeliĝojn de multaj nov-zelandaj urboj: [10]

Azio [redakti]

  • Japana organizo de lokaj registraroj por subteni internaciaj aktivecoj de lokaj registraroj (CLAIR Council of Local Authorities for International Relations [11]).
  • Korea Asocio de 16 urboj kaj provincoj i.a. por subteni internaciaj aferoj de lokaj registraroj kaj promocii kunlaboron inter la lokaj registraroj de Korea Respubliko, Ĉinio kaj Japanio (Governors Association of Korea [12]).

Tutmondo [redakti]

  • Tutmonda Reto de Komunumoj, lokaj kaj regionaj Registraroj. Uniĝintaj Komunumoj kaj lokaj Registraroj. (UCLG: United Cities and Local Governments, The Global Network of Cities, local and regional Governments) [13]

Rolo de Esperanto [redakti]

Renkontiĝo de esperantistoj el la ĝemelaj urboj de Vieno (Bratislavo, Brno kaj Budapeŝto)

Ofte ĝemelaj urboj situas ne nur en malsamaj landoj, sed eĉ en malsamaj lingvo-regionoj. En la kunlaboro inter samcelaj organizaĵoj, kluboj ktp. en urboĝemeloj la Esperanto-organizoj ĝuas la avantaĝon de facila interkompreniĝo. Tial ili foje estas motoroj aŭ eĉ pioniroj de ĝemeliĝoj. Ekzemploj estas jenaj ĝemelecoj:

Informilo [redakti]

  • Informilo pri Ĝemelaj Urboj, eldonaĵo de UEA pere de ties komisiito por Ĝemalaj Urboj, WU Guojiang. Tie legeblas pri aktivaĵoj rilate al ĝemelurba agado en internacia kadro.