Ĝemenanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĝemenanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. lugens'
Oenanthe lugens
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ĝemenanto (Oenanthe lugens) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas unu el la 14 specioj de enantoj kiuj troviĝas en la Palearkta regiono.

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2]. La specifa parto de la latina scienca nomo O. lugens signifas precize “ĝemanta”, do kongruas kun ĝi la nomo en Esperanto

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Ĝemenanto estis unuafoje priskribita de Martin Lichtenstein en 1823. Ĝi estas eleganta kaj rimarkinde bela birdo kiu troviĝas en duondezertaj areoj de Nordafriko kaj Mezoriento. Ĝi diferencas laŭ regionoj kaj laŭ seksa dimorfismo, ĉar inoj de Nordafriko portas pli subtilan aŭ senkoloran helbrunecan plumaron, dum ne estas tiom da diferenco ĉe la mezorientaj birdoj.

Ĝi estas malgranda birdo 14 al 15 cm longa kun enverguro de 26-27,5 cm kaj pezo de 18-26 gr. Ambaŭ subspecioj estas similaj al la Punktokrona enanto, tio estas nigraj vizaĝo, gorĝo kaj flugiloj kaj blankaj krono kaj ventro, sed diferencilo estas ke la Punktokrona enanto havas ankaŭ nigran supran bruston, dum la Ĝemenanto nur nigran gorĝon klare separata de la blanka brusto.

Ekzistas malhela formo de la Ĝemenanto (la tiel nomata Bazalta enanto) en la bazalta deserto de NOr Jordanio.

La voĉo estas “ĉak-ĉak”. Ankaŭ la voĉo varias laŭ geografio.

Taksonomio, subspecioj kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La nordafrika subspecio halophila estas konsiderata de kelkaj fakuloj kiel separata specio, nome Okcidenta ĝemenanto, el Maroko orienten al okcidenta Egiptio. La egiptaj populacioj estas studataj de Baha El Din kaj Baha El Din (2000).[3] Tiuj birdoj diferencas el tipaj halophila pro montro de malpli da seksa dimorfismo, kaj montro de elstara blanka flugilstrio kaj tiele ili estas pli proksima de la nomiga raso.

Oenanthe lugens persica estas alia agnoskata subspecio kiu loĝas en suda Irano kaj aperas vintre en nordokcidenta Saŭda Arabio kaj eble pli okcidente. Similas al la nomiga raso, sed havas pli ruĝecan ventron kaj pli brunan kronon vintre.

Panov (Wheatears of Palearctic, 2005) pristudas la plej lastan taksonomion de la superspecio Ĝemenanto. Tiu estas disigita el Sĉalova enanto (Oenanthe lugubris), kiu estus la specio troviĝanta sude de Saharo.

Tiu specio troviĝas en la jenaj landoj laŭ alfabeta ordo: Alĝerio, Barejno, Kipro, Egiptio, Eritreo, Etiopio, Irano, Irako, Israelo, Jordanio, Kenjo, Kuvaito, Libano, Libio, Maŭritanio, Maroko, Niĝero, Omano, Pakistano, Kataro, Saŭda Arabio, Somalio, Sudano, Sirio, Tanzanio, Tunizio, Turkio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Jemeno.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La preferata habitato estas duondezertaj areoj ŝtonecaj kaj kun disa vegetaĵaro; en Egiptio tiu specio kunloĝas kun la Monaĥenanto.

Temas pri specio parte migranta, ĉar en Nordafriko okazas malregulaj mallongdistancaj movoj, en Mezoriento apenaŭ kaj ĉe la raso de Irano estas tute migranta al norda Saŭda Arabio kaj eble pli fore.

Ili faras neston en rokfendo per vegetala materialo kovrita per haroj, plumoj aŭ lano. La ino demetas 3 al 6 ovojn, kiuj estas bluverdecaj kun brunruĝecaj makuletoj kiel ringo je la plej larĝa pinto. La kovadon faras nur la ino.

Ili manĝas ĉefe insektojn, kiujn ili kaptas per lerta kaj aktiva eksaltado el ripozejo aŭ foje ankaŭ surgrunde.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. Alirita 2008-02-05.
  3. Baha El Din, Sherif and Mindy Baha El Din (2000) The occurrence of Mourning Wheatear Oenanthe lugens halophila in Egypt Sandgrouse 22(2): 109-12

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Boon, Leo J. R. (2004) 'Mourning Wheatears' illustrated Dutch Birding 26(4): 223-36