Ĝenerala Direkcio por Interpretado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu kun Ĝenerala Direkcio por Interpretado kaj Konferencoj (Eŭropa Parlamento)

Ĝenerala Direkcio por Interpretado
Directorate-General
Lando(j) Belgio vd
Situo Bruselo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Androulla Vassiliou, Eŭropa komisionano respondeca pri interpretado, kaj Marco Benedetti, ĉefo de la Ĝenerala Direkcio por Interpretado

La Ĝenerala Direkcio por Interpretado (angle Directorate-General for Interpretation, france Direction générale de l'interprétation, germane Generaldirektion Dolmetschen; mallongigata kiel DG Interpretation kaj kiel SCIC laŭ sia eksa franca nomo Service Commun Interprétation-Conférences) estas Ĝenerala Direkcio de la Eŭropa Komisiono. Ĝi estas la interpreta servo kaj organizanto de konferencoj por la Eŭropa Komisiono kaj disponigas interpretistojn por proksimume 11.000 renkontiĝoj ĉiujare, tiel estante la plej granda interpreta servo en la mondo.

DG Interpretation prizorgas la disdividon de la renkontiĝejoj de la Komisiono kaj provizas subtenon por glata funkciado de multlingvaj renkontiĝoj kiuj tie okazas. Ĝi organizas ankaŭ konferencojn por for la aliaj ĝeneralaj direkcioj kaj departementoj de la Komisiono, kutime en la kvanto de proksimume 40 gravaj eventoj jare.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Directorate-General for Interpreation (European Commission) en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]