Ĝenerala Popola Kongreso de Libio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala Popola Kongreso de Libio
parlamento
Komenco 1977 vd
Fino 2011 vd
Antaŭe Libyan Revolutionary Command Council vd
Poste Nacia Transira Konsilio vd
Lando(j) Libio vd
vdr

La Ĝenerala Popola Kongreso de Libio (arabe مؤتمر الشعب العام الليبي, Mu'tammar al-ŝa'ab al 'âmm) kadre de la en 2011 forte pribatalata reĝimo de Muamar Kadafi en Libio estas la ekvivalento al nacia parlamento. Ĝi konsistas el 2 700 reprezentantoj de la iom pli ol 600 Bazaj Popolaj Kongresoj de Libio. La Ĝenerala Popola Kongreso estas leĝdona forumo, kiu interagas kun la Ĝenerala Popola Komitato, kies membroj estas sekretarioj de la naciaj libiaj ministerioj.

La sekretarioj kaj de la Ĝenerala Popola Kongreso de Libio kaj de la Ĝenerala Popola Komitato estas nomumataj fare de la ĝenerala sekretario de la Ĝenerala Popola Kongreso (ekde la 26-a de januaro 2010 la politikisto Muhamad Abu l-Kasim az-Zuŭai), kaj estas konfirmitaj en ĉiujara kongresa kunveno. La ministroj de la Ĝenerala Popola Komitato respondecas pri la rutina ĉiutaga funkcio de sia ministerio.

La Popola Halo de Libio, kie kunvenas la kongreso, estis fajrigita en februaro 2011 kadre de la libia revolucio de 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]