Ĝenerala baloto de Alberto en 1921

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĝenerala baloto de Alberto en 1921 estis la kvina ĝenerala baloto de la kanada provinco Alberto. Ĝi okazis la 18-an de julio 1921 kaj celis elekti la membrojn de la provinca asembleo de Alberto.

La Liberala Partio de Charles Stewart, kiu estris la provincon ekde ties kreado en 1905, estis neatendite venkita de la Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto, agrokulturista influgrupo. La UFA ne havis oficialan estron, kaj ĝia prezidanto Henry Wise Wood rifuzis fariĝi ĉefministro de Alberto. La vicprezidanto Herbert Greenfield akceptis la postenon.