Ĝenerala baloto de Alberto en 1935

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĝenerala baloto de Alberto en 1935 estis la oka ĝenerala baloto de la kanada provinco Alberto. Ĝi okazis la 22-an de aŭgusto 1935 kaj celis elekti la membrojn de la provinca asembleo de Alberto.

Ĉefministro John E. Brownlee devis eksiĝi la 10-an de julio, post kiam li estis procesita kaj kondamnita pro seksa skandalo rilate al juna familia amikino kaj sekretariino. La skandalo signife malbonfamigis la politikan partion Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto, al kiu apartenis Brownlee. La nova estro de la partio, Richard Gavin Reid, ne kapablis resanigi ĝin, tiel ke ĝi estis venkita en 1935 de la Partio de la Sociala Kredito de Alberto kaj de ties evangelista estro William Aberhart. Ĉiu kandidato de UFA estis venkita, kaj la partio ne konservis eĉ unu seĝon.