Ĝeneralaj Direktoroj de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Schäffer, Ĝenerala Direktoro de UEA

La ofico Ĝenerala Direktoro de UEA havis diversajn nomojn dum la historio. Ekde 1980 oni nomas per tio la ĉefan dungiton de Universala Esperanto-Asocio.

La Ĝenerala Direktoro de UEA estas Martin Schäffer ekde la 1-a de majo 2016. Li transprenis sian postenon el Veronika Poór la 1-an de januaro 2018[1] Veronika laboris ĝis la fino de februaro por faciligi transiron[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence en 1908, Hector Hodler estis nomata estro de la administra fako, nur poste oni parolis pri direktoro de la Centra Oficejo de UEA. Hans Jakob havis de 1920 ĝis 1924 la titolon "ĝenerala sekretario", laŭ la eblo de la tiama statuto instali ne (laŭe pagatan) direktoron sed tiun oficon. De la Interkonsento de Kolonjo en 1933 ĝis la demisio de Jakob en 1934 UEA havis du direktorojn, laŭ la statuto de 1934 unu por internaj, unu por eksteraj aferoj. Tamen eblis havi nur unu direktoron (kiu estis ĉefe la "interna").

Internacia Esperanto-Ligo (1936-1947) nomis sian oficejestron Cecil Charles Goldsmith "sekretario", same la kunfandiĝinta UEA de 1947. Tiu origine angla esprimo (secretary) tamen foje tradukiĝis kiel "direktoro" aŭ "administranto". Tiun lastan titolon ricevis la nova estrino Marianne Vermaas en 1955, en 1956 la nove modifita statuto donis al ŝi la titolon "direktorino".

Fine de la 1970aj jaroj UEA kreis diversajn oficejojn. Apud la centra oficejo en Roterdamo ekestis oficejoj en Antverpeno (1976), Nov-Jorko (1977) kaj Budapeŝto (1983). Ĉiu el tiuj oficejoj havis sian propran direktoron kaj pro tio ekestis la bezono havi unu ĝeneralan direktoron super la aliaj direktoroj. La ĝistiama CO-direktoro Victor Sadler iĝis ĝenerala direktoro, kaj "direktoro de la CO" iĝis Simo Milojeviĉ. Iam UEA ne plu havis kromajn oficejojn (almenaŭ ne kun pagata direktoro), kaj la funkcio de ĝenerala direktoro ne plu estas bezonata. La Asocio ne plu devas dungi personon por la ofico de direktoro de la CO. En tiu kazo - kiel nun, ekde 2002 - la Ĝenerala Direktoro transprenas ties taskojn.

UEA 1908-1936/1947[redakti | redakti fonton]

Ekde 1908 la oficejo troviĝis en Ĝenevo, kun mallonga escepto de 1919/1920. Post la Skismo en 1936 UEA pluekzistis, sed perdinte la plej multajn membrojn kaj la Landajn Asociojn.

Hector Hodler, 1917

IEL 1936-1947[redakti | redakti fonton]

Internacia Esperanto-Ligo havis dum sia 11-jara historio nur unu direktoron (secretary), nome Goldsmith. La IEL-oficejo troviĝis komence ĉe la oficejo de la brita asocio. Ekde fino de 1936 la oficejo estis en en la malgranda Heronsgate apud Londono.

UEA 1947-1955[redakti | redakti fonton]

Post la kunfandiĝo UEA havis sian sidejon en Heronsgate. La titolo estis "sekretario", ekde la statuto de 1955 "administranto".

UEA en Roterdamo[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1955 UEA translokiĝis al Roterdamo, Nederlando. Per statuta ŝanĝo en decembro 1956 la titolo de la oficejestro fariĝis denove “direktoro„ kiel en UEA antaŭ la kunfandiĝo[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 « UEA ŝanĝas sian Ĝeneralan Direktoron, celas financan resanigon », 713-a gazetara komuniko de UEA, 1-an de novembro 2017
  2. « UEA ŝanĝas ĝeneralan direktoron », Libera Folio, 1-an de novembro 2017
  3. Ulrich Lins (2008). “Direktoroj de UEA„ en Utila Estas Aliĝo, p. 114. Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficistoj de UEA Arkivigite je 2019-04-21 per la retarkivo Wayback Machine