Ĝeneva deklaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo rilatas al la medicina profesio. Ekzistas ankaŭ la Ĝeneva Deklaro pri la Estonteco de la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo de 2004 kaj la Ĝeneva Deklaro de la Rajtoj de la Infano de 1923.
bizanca publikaĵo de la hipokrata ĵuro el la 12-a jarcento

La Deklaro de Ĝenevo estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo de la Monsa Kuracista Asocio en Ĝenevo en 1948 kaj modifiĝis en 1968, 1984, 1994, 2005 kaj 2006. Ĝi estas deklaro pri la dediĉo de kuracistoj al la humanismaj celoj de medicino, deklaro kiu estis speciale grava en konsidero de la medicinaj krimoj, kiuj inter la jaroj 1933 kaj 1945 okazis en nazia Germanio. La deklaro estis intencita kiel revizio de la Hipokrata ĵuro al pli moderna revortumo kiu estu komprenata kaj agnoskata en la nuntempa moderna mondo.

La originala ĝeneva deklaro en esperantlingva traduko tekstas:

En la momento en kiu mi akceptiĝas kiel membro de la medicina profesio:
* Mi solene promesas konsekri mian vivon al la servo de la homaro.
* Mi donos al miaj instruistoj la respekton kaj dankemon kiun ili meritas.
* Mi praktikos mian profesion kun konscienco kaj digno.
* La sano kaj vivo de mia paciento estos mia unua konsidero.
* Mi respektos la sekretojn kiujn oni konfidis al mi.
* Mi subtenos per ĉiuj al mi eblaj manieroj la honoron kaj la noblajn tradiciojn de la medicina profesio.
* Miaj kolegoj estos miaj fratoj.
* Mi ne permesos al konsideroj de religio, nacieco, raso, politikaj partioj aŭ sociaj niveloj interveni inter mia devo kaj mia paciento.
* Mi subtenos la plejan respekton por la homa vivo, de la tempo de ĝia koncipiĝo, kaj eĉ sub minaco ne uzos mian medicinan konon kontraŭe al la leĝoj de la homaro.
* Mi faras ĉi tiun promeson solene, libere kaj baze de mia honoro.

La deklaro en sia nuna formo (de 2006) tekstas en esperantlingva traduko:

En la momento en kiu mi akceptiĝas kiel membro de la medicina profesio:
* Mi solene promesas konsekri mian vivon al la servo de la homaro.
* Mi donos al miaj instruistoj la respekton kaj dankemon kiun ili meritas.
* Mi praktikos mian profesion kun konscienco kaj digno.
* La sano de mia paciento estos mia unua konsidero.
* Mi respektos la sekretojn kiujn oni konfidis al mi, eĉ post kiam la paciento mortis.
* Mi subtenos per ĉiuj al mi eblaj manieroj la honoron kaj la noblajn tradiciojn de la medicina profesio.
* Miaj kolegoj estos miaj fratinoj kaj fratoj.
* Mi ne permesos al konsideroj de aĝo, malsano aŭ malkapablo, kredo, etna deveno, sekso, nacieco, politika aparteno, raso, seksa orientiĝo, sociaj niveloj aŭ ajna alia faktoro interveni inter mia devo kaj mia paciento.
* Mi subtenos la plejan respekton por la homa vivo.
* Mi ne uzos miajn medicinajn konojn por perforti homajn rajtojn kaj civilajn liberojn, eĉ sub minaco.
* Mi faras ĉi tiun promeson solene, libere kaj baze de mia honoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]