Ĝepeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĝepeto okupas, en la galerio de la personuloj kiuj gvidas la leganton al la “interna kontinento” de la fabelo, eminentan postenon en La Aventuroj de Pinokjo (1881-1883) de Carlo Collodi; kaj estas la emblemo de la patra senkondiĉa sindediĉo kiu amas la sendankan kaj false akuzantan filon Pinokjon kaj faras el li filon dankema kaj protektanta de la patro.

Ĝepeto ricevas la lignopecon de majstro Ĉerizo kiu sin liberigas je tiu embaraso kiu ĝenas ĉar parolas kaj strangas kaj rabas feliĉon; kaj faras el filo eliminita filo amata! Ĝepeto modelas la lignon por religi marioneton kiu dancu kaj saltu, kaj kantu kaj lia patreemo kreas vivantan marioneton;

Ĝepeto vidas la marioneto-filon senrespektema, sed afable lin epitetas “friponeta filo” kvankam je lia unua malĝentilaĵo li “viŝis el si larmon”. La unua agado de Pinokjo estas enirigi la patron en karceron lin false akuzante.

Ĝepeto revenas el karcero kaj trovas ke la filo jam mortigis la riproĉantan grilon kaj havanta la piedojn bruligitaj, kaj tuj refaras la piedetojn kaj donacas al li sian matenmanĝaĵon; ne nur, ĉar li pretigas vesteton el florumita papero kaj alkuras vendi sian jakon por aĉeti la lernolibron por la la filo. La filo, tamen, vendas la libron por aĉeti bileton por eniri marionetan teatraĵon. Pinokjo ricevas por la patro kvin elorajn zeĥinojn, kiujn Ĝepeto neniam vidos, kaj dum Pinokjo perdiĝas, sensperte kaj trompite, tramonde, la patro Ĝepeto daŭrigas lin serĉi eĉ tramare riskante perdiĝi traonde.

Fine, la marioneto vidas la patron ekdronanta en la maro, alkuras kaj lin savas kaj meritas, helpe de la blua fatino, fariĝas el marioneto vera knabo, studas, helpas la maljunecon de la Ĝepeto. La amo de patro Ĝepeto venkis savante perame la filon sendanke ruiniĝanta.

La figuro de Ĝepeto enkarnigas karitaton-amon kiu, superante la naturajn devojn, igas la rilaton patro-filan senĉesa vojo de donaco-konvertiĝo: oni sin donas por esti patro, oni sin konvertas por esti filo. Ili fariĝas luma alternativo al natura bios: kio igas homeca nian kunvivadon konsistas el doni zorgadon pri la aliulaj feblecoj kaj ricevi helpon por la propraj: “Apogu vin, senĝene, sur mia brako, kara patreto... ni marŝos kiel formiketoj kaj kiam ni estos lasaj ni ripozos laŭvoje” (ĉap 36).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

"Religiaj verkoj", Konraŭ Majstro Ĉerizo

[1] Kontraŭ Majstro Ĉerizo, kie estas montrate ke ĉiu fabela ĉapitro lauiras popolan kristanan senton, kiun sekvante verkisto, laŭsiadire tute nekristana, realigis vere kristanan ĉefverkon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliogragio[redakti | redakti fonton]

La aventuroj de Pinokjo, esperantigita de Mirza Marchesi