Ĝermana Svislando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝermana Svislando
regiono • kultura regiono
regiono • kultura regiono [+]

LandoSvislando
- koordinatoj46° 57′ 9″ N, 7° 26′ 22″ O (mapo)46.9524067.439583Koordinatoj: 46° 57′ 9″ N, 7° 26′ 22″ O; CH1903: 600072 / 200147 (mapo)


Ĝermana Svislando (Tero)
Ĝermana Svislando (Tero)
Lingvoj de Svislando: oranĝe, la germanlingva regiono

Ĝermana Svislando (Svislando)
Ĝermana Svislando (Svislando)
DEC

Map
Ĝermana Svislando
vdr

Per la termino Ĝermana Svislando (germane Deutschschweizdeutsche Schweiz, france Suisse alémanique, itale Svizzera tedesca, romanĉe Svizra tudestga) estas nomumataj la regionoj de Svislando kies plimulto parolas la svisgermanan lingvon. Ĝi kovras 65% de la svisa teritorio.

La germana estas la oficiala lingvo en 17 el la 26 svisaj kantonoj: Uri, Schwyz, Obwalden, Nidwalden, Lucerno, Zuriko, Glaruso, Zug, Soloturno, Bazelo Urba, Bazelo Kampara, Schaffhausen, Apencelo Ekstera, Apencelo Interna, Sankt-Galo, Argovia kaj Turgovio.

Aliaj tri dulingvaj german-francaj kantonoj

  • Berno, kun germanlingva plimulto (84%)
  • Friburgo kaj Valais, kie la germana estas malplimulto (ĉ. 30%)

Fine, la kantono Grizono estas oficiale trilingva: germana (68%), romanĉa kaj itala.

La ĝermanaj svisoj relative havas malmultajn afinecojn kun la nordaj ĝermanlingvaj najbaroj, malgraŭ la lingva familiareco ambaŭflanke de la rivero Reno. La kialoj esence estas historiaj: la ĝermanlingva Svislando disiĝis de facto de la cetero de la ĝermanlingvaj regionoj ekde finoj de la Mezepoko, kaj oficiale ekde la Vestfalia Paco 1648.

Plia kialo povus esti la atingita statuso de la loka dialekto. Kvankam la oficiala lingvo estas la standarda germana (Hochdeutsch), en la ĉiutaga vivo, la loĝantaro parolas en la ĝermana loka dialekto svisgermana (Schwytzerdütsch), kiu ankaŭ videblas en la svisa kinproduktado.

La ĝermanaj svisoj ne sentas sin anoj de uniformigita grupo: laŭ regionoj ekzistas variantoj de la nacia dialekto kaj laŭ ĝi ili sentas sin bernanoj, zurikanoj, lucernanoj, ktp. La federismo, kun longaj radikoj en Svislando, kie la politikaj decidoj kelkfoje nur okazas je municipa aŭ kantona skalo, plifortigas tiun agmanieron.

Kulture, la ĝermana Svislando ne estas homogena kunaĵo. Jam dum Mezepoko ekzistis diferenco inter la kamparaj kaj urbaj kantonoj. Post la Reformacio, estiĝis dividoj inter la kantonoj konvertitaj al protestantismo kaj la kantonoj kiuj daŭre restis katolikaj.

Lingvaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La ĝermanaj svisaj dialektoj (Schwytzerdütsch) proksimas al la ĝermanaj dialektoj parolataj en la najbaraj landoj (ekzemple la alzaca, la dialektoj de la antikva Badeno en Germanio, la dialektoj en Liĥtenŝtejno kaj de la aŭstria Vorarlberg).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]