Ĝermana lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ĝermana lingvaro estas familio apartenanta al la hindeŭropa lingvaro kaj fontanta el la ĝermana lingvo, pralingvo de centra Eŭropo kaj parolita de la ĝermanoj. Ĝi konsistas el tri ĉefaj branĉoj:

Antaŭ 2000 jaroj, en norda Germanio, Danio, kaj suda Skandinavio, multaj triboj parolis la ĝermanan, aŭ la teŭtonan pralingvon de la modernaj ĝermanaj lingvoj. Dum 50 generacioj la ĝermanaj dialektoj ŝanĝiĝis tre malrapide, kaj hodiaŭ, en okcidenta Eŭropo, oni parolas la germanan, la anglan kaj la svedan, inter aliaj.

En la supra mapo pri la lingvodisdivido ĉirkaŭ la Norda Maro dum la jaro 900, la ruĝa kaj oranĝa koloroj estas la okcidenta kaj orienta varioj de la norena lingvo, violkoloras la gotlanda lingvo, flavas la anglosaksa en Britio, kaj inter la verdaj areoj estas la restaj varioj de la ĝermana lingvo, kun multe da saksa kaj marborde iom la frisa lingvoj en hodiaŭa norda Germanio kaj Nederlando. Krome bluas la krimee gota lingvo

La ĝermanaj lingvoj nun floras en Nordameriko, norda Eŭropo, Sud-Afriko kaj Oceanio kaj estas parolataj de ĉirkaŭ 650 milionoj kiel unua aŭ dua lingvo. El tiuj, ĉirkaŭ 75% parolas la anglan kaj 25% la germanan.

Eĉ hodiaŭ, estas multaj similaĵoj inter la nuntempaj germana kaj angla, ekzemple, en la leksiko, ni trovas: Arm/arm (brako), Finger/finger (fingro), Hand/hand (mano), Land/land (lando), bitter (amara), wild (sovaĝa), Wind/wind (vento), warm (varmeta), Winter/winter (vintro), Bier/beer (biero), Butter/butter (butero), Brot/bread (pano), Haus/house (domo), Maus/mouse (muso), See/sea(maro), Mann/man(viro).

La plej antikvaj skriboj de la ĝermana estas en la gota lingvo en greksimila skribo. La plej fama el la gotaj skriboj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro en la gota el la 6-a jarcento.

La norda branĉo devenas de la praskandinavia lingvo. El la modernaj lingvoj, la islanda lingvo estas la plej proksima al la dialektoj de la vikingoj, konataj ankaŭ kiel la Norena.

Mapo de la ĝermanaj lingvoj en Eŭropo nuntempe kun la ĉefaj dialektoj.
  • Okcidenta skandinava
  • ██ 1 Islanda
  • ██ 2 Feroa
  • ██ 3 Sudokcidenta norvega
  • ██ 4 Sudorienta norvega
  • ██ 5 Tronda
  • ██ 6 Jamtska
  • ██ 7 NordnorvegaThe distribution on this map is not supported by good sources.[mankas fonto]
  • Orienta skandinava
  • ██ 8 NorrlandaThe distribution on this map is not supported by good sources.[mankas fonto]
  • ██ 9 Orientsveda
  • ██ 10 Svelanda
  • ██ 11 Dalekarla
  • ██ 12 Gotalanda
  • ██ 13 Gotlanda
  • ██ 14 Skana (inkl. Bornhoman dialekton)
  • ██ 15 Insula dana
  • ██ 16 Orienta jutlanda
  • ██ 17 Okcidenta jutlanda
  • ██ 18 Suda jutlanda
  • Malaltgermana
  • ██ 19 (Norda) Malaltsaksa
  • ██ 20 Meklemburga-Okcidentpomera
  • ██ 21 Marka
  • ██ 22 Ostfala
  • ██ 23 Vestfala (inkl. Nederlandan malaltsaksan)
  • ██ 24 Orientfrisa (inkl. Groningan)
  • ██ 25 Malalta franka (inkl. Nederlandan)
  • Frisa
  • ██ 26 Okcidenta frisa (Westerlauwers)
  • ██ 27 Saterfisa
  • ██ 28 Nordfrisa
  • Centra germana
  • ██ 29 Centra Franka (inkl. Luksemburgan)
  • ██ 30 Turinga-supra saksa (inkl. Altgermanan)
  • ██ 31 Laŭzica
  • Supra germana
  • ██ 32 Supra franka
  • ██ 33 Aŭstro-Bavara
  • ██ 34 Alemana Ŝvaba (inkl. Svisan)
  • Angleca
  • ██ 35 Sudorienta angla
  • ██ 36 Sudokcidenta angla
  • ██ 37 Kimruja angla
  • ██ 38 Centra angla
  • ██ 39 Norda angla
  • ██ 40 Skota anglaThe distribution on this map is not supported by good sources.[mankas fonto]
  • ██ 41 Irlanda anglaThe distribution on this map is not supported by good sources.[mankas fonto]


Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala klasifiko de la ĝermanaj lingvoj[2]
Ĝermanaj lingvoj
  • ██ okcident-nordia
  • ██ orient-nordia
  • ██ linio inter nord- kaj okcidentĝermana
  • ██ angla kaj skota
  • ██ frisa
  • ██ nederlanda
  • ██ platgermana
  • ██ mezgermana
  • ██ supragermana
praskandinava
okcident-nordia

orient-nordia



petuha [3]


okcidentĝermana


germanonederlanda


altgermana







vilamovica





orientĝermana

burgunda



gota [got] †



vandala




Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bonvolu ne konfuzi la antikvan mortintan ĝermanan lombardan lingvon, kaj la nunaj latinidaj dialektoj. La etnonomo transdoniĝis sed ĉirkaŭ 500 temis pri ĝermanoj, kaj la nomo estis konservita de latinida etno loĝanta en Lombardio (kp kun Frankoj kaj Francoj, Vandaloj kaj Adaluzoj, antikvaj kaj modernaj Burgundoj ktp.).
  2. laŭ Klasifiko de la ĝermanaj lingvoj sur ethnologue.com
  3. miksa transira lingvo liganta malaltgermana al dana kun altgermana fono
  4. Yinglish, jida-angla
  5. tia lingvo
  6. de:fränkisch; fr:francique; en:Frankish
  7. jéddischdaitsch


Notoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]