Ĝermanida grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝermanida grupo estas grupo de popoloj en Hindeŭropa lingvofamilio. Dividiĝas je subgrupoj norda (Svedoj, Danoj, Norvegoj, Feroanoj, Islandanoj), okcidenta (Germanoj, Aŭstrianoj, Germano-Svisoj, Liĥtenŝtejnanoj, Alzacanoj, Nederlandanoj, Flandroj, Buroj, Frisoj, Angloj, Skotoj, Usonanoj, Anglo-Kanadanoj, Anglo-Aŭstralianoj k.a.). La plej multnombraj popoloj de la grupo: Usonanoj, Germanoj, Angloj, Nederlandanoj. Parolas Ĝermanidajn lingvojn.

Etnoj de la grupoKvanto
NORDA SUBGRUPO
Svedoj 9.400.000
Danoj 5.600.000
Norvegoj 4.150.000
Islandanoj 290.000
Feroanoj 40.000
OKCIDENTA SUBGRUPO
Usonanoj 194.200.000
Germanoj 86.000.000
Angloj 48.500.000
Anglo-Aŭstralianoj 13.400.000
Nederlandanoj 13.270.000
Anglo-Kanadanoj 11.670.000
Aŭstrianoj 8.800.000
Flandroj 7.070.000
Skotoj 6.100.000
Germano-Svisoj 4.580.000
Buroj 3.000.000
Anglo-Nov-Zelandanoj 2.600.000
Alzacanoj 1.400.000
Frisoj 400.000
Luksemburganoj 285.000
Liĥtenŝtejnanoj 30.000

ALZACANOJ

  • Nomo: [f] Alsaciens, Alsaciens-Lorrains; [r] elzasci
  • Germandevena popolo loĝanta en historiaj provincoj Alzaco kaj Loreno (Francio). Parolas en alemana dialekto de germana lingvo; en ĉiutaga uzo ankaŭ la franca lingvo. Totala kvanto: kun parencaj Lorenanoj 1,400 mil.
  • Kredantoj: precipe katolikoj, estas ankaŭ luteranoj kaj kalvinistoj

ANGLO-AFRIKANOJ

  • Nomo: [f] Anglo-Africains; [r] anglo-afrikanci
  • Popolo en Sud-Afriko (1,75 mln, 1992). Totala kvanto: 1,95 mln Parolas en sudafrika dialekto de angla lingvo.
  • Kredantoj: anglikanoj, metodistoj, presbiterianoj, katolikoj.

ANGLO-AŬSTRALIANOJ

  • Nomo: [f] Anglo-Australiens; [r] anglo-australijci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Aŭstralio (pli ol 13,1 mln). Totala kvanto: 13,4 mln (1992). Parolas en aŭstralia varianto angla lingvo.
  • Kredantoj: precipe protestantoj.

ANGLO-KANADANOJ

  • Nomo: [f] Anglo-Canadiens; [r] anglo-kanadci
  • Popolo en Kanado (10,8 mln). Totala kvanto: 11,67 mln (1992). Parolas en kanada varianto angla lingvo.
  • Kredantoj: precipe protestantoj, parto - katolikoj.

ANGLO-NOV-ZELANDANOJ

  • Nomo: [f] Anglo-Néo-Zélandais; [r] anglo-novozelandci, novozelandci, pakeĥa
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Nov-Zelando (2,6 mln). Totala kvanto: 2,76 mln (1992).
  • Lingvo: angla.
  • Kredantoj: precipe anglikanoj.

ANGLOJ

  • Nomo: [m] ingliŝ; [f] Anglais; [r] angliĉane
  • Ĉefgento loĝanta en Anglio, unu el popoloj de Britio. Totala kvanto: 48,5 mln (1992), inter ili en Britio 44,7 mln, Kanado 1 mln, Aŭstralio 940 mil, Usono 650 mil, Sud-Afriko 230 mil, Hindio 200 mil, Nov-Zelando 188 mil.
  • Apartenas al atlanto-balta branĉo de eŭropoida raso.
  • Dum Angla kolonia ekspansio en 17-19a jarcentoj ili transmigradis en Nord-Ameriko, Aŭstralio, Nov-Zelando, Sud-Afriko kaj intermiksiĝante kun aborigenaj popoloj aŭ aliaj elmigrintoj formiĝis novaj angloparolantaj popoloj - Usonanoj, Anglo-Kanadanoj, Anglo-Nov-Zelandanoj, Anglo-Afrikanoj, Falklandanoj k.a.
  • Lingvo: angla.
  • Kredantoj: precipe anglikanoj.

AŬSTRIANOJ

  • Nomo: [m] osterrajĥer; [f] Autrichiens; [r] avstrijci
  • Loĝantoj de Aŭstrio (7,15 mln). Totala kvanto: 8,8 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Usono (1270 mil), Germanio (180 mil), Kanado (40 mil) kaj aliaj landoj. Etna bazo de Aŭstrianoj estis malnovgermanaj triboj de Bavaroj kaj Alemanoj intermiksitaj kun Keltoj kaj Retoj.
  • Lingvo: germana.
  • Raso: mezeŭropa;
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

BUROJ, Afrikansoj

  • Nomo: [f] Afrikaners; Afrikaners; [r] afrikaneri, buri
  • Popolo en Sud-Afriko (3 mln). Loĝas ankaŭ en Namibio, Zimbabvo, Zambio, Britio, Usono k.a. Totala kvanto: pli ol 3 mln (1992). Buroj estas idoj de nederlandaj, francaj kaj germanaj kolonianoj.
  • Lingvo: afrikansa.
  • Kredantoj: precipe protestantoj (reformistoj).

DANOJ

  • Nomo: [f] Danois; [r] datĉane
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Danio (ĉ. 5 mln). Loĝas ankaŭ en Usono, Kanado, Germanio, Svedio, Norvegio k.a. Totala kvanto: 5,6 mln (1992).
  • Lingvo: dana.
  • Kredantoj: precipe luteranoj.

FEROANOJ

  • Nomoj: [m] farojngar; [f] Férugiens; [r] farerci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Feroa Insularo (40 mil, 1992). Feroanoj estas idoj de Normanoj ekloĝintaj sur la insuloj en 9a jc kaj intermiksitaj kun aborigena kelta loĝantaro.
  • Lingvo: feroa.
  • Kredantoj: luteranoj.

FLANDROJ

  • Nomoj: [f] Flamands; [r] flamandci
  • Popolo en nordo de Belgio (pli ol 5,1 mln, 1992), en Nederlando (1,72 mln), en aliaj landoj (ĉ. 250 mil).
  • Lingvo: nederlanda.
  • Kredantoj: katolikoj.

FRISOJ

  • Nomo: [f] Frisons; [r] frizi
  • Popolo en Nederlando, loĝas en provinco Frislando kaj Frisaj insuloj. Kvanto: 400 mil.
  • Lingvo: frisa.
  • Kredantoj: precipe kalvinistoj.

GERMANO-SVISOJ

    • SVISOJ. Nomoj: [f] Suisses; [r] ŝvejcarci - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, itlao-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).

GERMANOJ

  • Nomoj: [m] dojĉe; [f] Allemands; [r] nemci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Germanio (pli ol 74,6 mln). Totala kvanto: 86,0 mln (1992), inter ili en Usono 5.1 mln, Kanado 1.2 mln, Rusia Federacio 843 mil, Brazilo 700 mil, Kazaĥstano 958 mil (1992).
  • Apartenas al atlanto-balta branĉo de eŭropoida raso.
  • La bazon de germana etno formis malnovgermanaj triboj - Frankoj, Saksoj, Bavaroj, Alemanoj k.a.
  • Lingvo: germana.
  • Kredantoj: protestantoj (precipe luteranoj) kaj katolikoj.

ISLANDANOJ

  • Nomo: [f] Islandais; [r] islandci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Islando, 255 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Kanado (30 mil), Usono (5 mil) kaj la landoj de Eŭropo.
  • Lingvo: islanda.
  • Kredantoj: luteranoj.

LIĤTENŜTEJNANOJ

  • Nomoj: [f] Liechtensteinois; [r] liĥtenŝtejnci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Liĥtenŝtejno, ĉ. 30 mil (1993).
  • Lingvo: germana.
  • Plimulto de kredantoj - katolikoj.

LUKSEMBURGANOJ

  • Nomoj: [m] letceburger; [f] Luxembourgeois; [r] luksemburĵci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Luksemburgo. Loĝas ankaŭ en Italio, Germanio kaj Francio. Totala kvanto: 285 mil (1992).
  • Lingvo: luksemburga; en ĉiutaga uzo ankaŭ franca kaj germana lingvoj.
  • Kredantoj: precipe katolikoj, estas ankaŭ protestantoj.

NEDERLANDANOJ, holandanoj

  • Nomo: [m] holanders; [f] Néerlandais, Hollandais; [r] niderlandci, gollandci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Nederlando (12,05 mln). Totala kvanto: 13,27 mln (1992).
  • Lingvo: nederlanda.
  • Kredantoj: iam precipe protestantoj (kalvinanoj, menonanoj), katolikoj.

NORVEGOJ

  • Nomoj: [f] Norvégiens; [r] norveĵci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Norvegio (4,15 mln). Totala kvanto: 5 mln (1992).
  • Lingvo: norvega.
  • Kredantoj: precipe luteranoj, estas ankaŭ katolikoj.

PENSILVANIGERMANOJ

  • Nomoj: [en] Pennsylvania Dutch, Pennsylvania German; [de] Pennsylvaniadeutsch; [pg] Pennsilfaani-Deitsch, Pennsilfaanisch-Deitsch, Pennsylvania Deitsch, Deitsch.
  • Popolo, minoritato precipe en la sudoriento de la ŝtato usona Pensilvanio; origine de la sudokcidento de la Germanio, de Alzaco kaj de Svislando. Totala kvanto: ĉirkaŭ 5,0 - 10,0 mln.
  • Lingvo: pensilvanigermana, sed hodiaŭ la plimulto parolas la angla.
  • Kredantoj: precipe luteranoj, reformitoj, moravioj, menonanoj, amananoj, eklezio de la frataro, ŝvenkfelderoj, katolikoj, judoj.

SKOTOJ

  • Nomoj: [f] Ecossais; [r] ŝotlandci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Skotlando kaj apudkuŝantaj insuloj (5,18 mln). Totala kvanto: 6,1 mln (1992).
  • Lingvo: skota.
  • Kredantoj: precipe presbiterianoj (krom etnografia grupo de gaeloj).

SVEDOJ

  • Nomoj: [f] Suédois; [r] ŝvedi
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Svedio (pli ol 8,06 mln). Totala kvanto: 9,4 mln (1992).
  • Lingvo: sveda.
  • Kredantoj: kristanoj (precipe luteranoj).

USONANOJ, amerikanoj de Usono

  • Nomo: [m] ameriken; [f] Américains des USA; [r] amerikanci
  • Popolo, loĝantoj de Usono. Antropologie estas tre diversaj. Aparta etnorasa grupo estas Afro-Amerikanoj. Totala kvanto: 194,2 mln (1992), inter ili en Usono 193 mln, Kanado 350 mil, Meksiko 135 mil, Britio 120 mil.
  • Parolas en amerika varianto de la angla lingvo.
  • Kredantoj: precipe protestantoj kaj katolikoj.
    • AFRO-AMERIKANOJ. Nomo: Afro-Américains; afroamerikanci - etnorasa grupo en Usono, parto de usonanoj. Afro-amerikanoj estas idoj de afrikaj sklavoj, venigitaj en Nord-Ameriko dum XVII-XIX jc. Kvanto: 30 mln (1992).