Ĝermanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝermanio
historia regiono [+]

Nuntempe parto deGermanio, Francio, Pollando, Danio, Ĉeĥio, Nederlando, Aŭstrio
- koordinatoj50° 54′ 0″ N, 11° 6′ 0″ O (mapo)50.911.1Koordinatoj: 50° 54′ 0″ N, 11° 6′ 0″ O (mapo)


Ĝermanio (Tero)
Ĝermanio (Tero)

Map
Ĝermanio
Vikimedia Komunejo:  Roman Germania [+]
vdr
la romiaj provincoj de la jaro 116 kun la najbara, ne romie konkerita, Magna Germania

Ĝermanio dum la antikva periodo estis la loĝoteritorio de la diversaj popoloj de ĝermanoj. Granda parto de ĝi havis la latinan nomon

kaj estis la granda parto de Ĝermanio, kiun la romianoj provis iom esplori, sed neniam firme konkeris. Ĝi troviĝis oriente de la rivero Rejno kaj norde de la rivero Danubo, kaj kontrastis kun la pliaj romie okupitaj ĝermanaj teritorioj, kiuj iĝis la romiaj provincoj

Multaj provoj de la romia armeo - aparte sub la rego de imperiestro Aŭgusto Cezaro - konkeri la teritorion ĝis la riveroj Lippe, Lahn kaj Werra, restis fine nesukcesaj. La ĝermanoj siaflanke foje invadis la romiajn armeajn fortikaĵojn en la "okupitaj" provincoj Germania Inferior kaj Germania Superior.

klasika mapo pri Ĝermanio el la 19-a jarcento

La romia historiisto Tacitus aparte detale verkis pri Ĝermanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]