Ĝermolisto de hidraŭlaj servomeĥanismoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Enhavo

D [redakti]

Dukoordinata servomeĥanismo - Hidraŭla servomeĥanismo kun du regataj reciproke kuplitaj eliraj membroj.

E [redakti]

Elektra-hidraŭla servomeĥanismo - Hidraŭla servomeĥanismo, ĉe kiu por transigo kaj prilaboro de regantaj signaloj estas uzataj plejparte elektraj elementoj.

F [redakti]

Forto-servomeĥanismo - Hidraŭla servomeĥanismo, kies elira grando estas forto aŭ motoro.


H [redakti]

Hidraŭla servomeĥanismo estas hidraŭla meĥanismo kun almenaŭ unu ekstera retrokuplo, reganta eliran grandon depende de grando enira.

Hidraŭmeĥana ŝovmeĥanismo - Hidraŭla ŝovmeĥanismo, al kies elirejo estas konektita ordinara meĥanismo.

M [redakti]

Mekanika-hidraŭla servomeĥanismo - Hidraŭla servomeĥanismo, ĉe kiu por transigo kaj prilaboro de regantaj signaloj estas uzataj mekanikaj elementoj.

N [redakti]

Nesimetrie regata hidraŭla servomeĥanismo - Hidraŭla servomeĥanismo, en kiu la reganta fluo de likvo estas kondukata al unu laborspaco de servomotoro.

P [redakti]

Pneŭmata-hidraŭla servomeĥanismo estas hidraŭla servomeĥanismo, ĉe kiu por transigo kaj prilaboro de regantaj signaloj estas uzataj plejparte pneŭmataj elementoj.


Pozicia servomeĥanismo estas hidraŭla servomeĥanismo, kies elira grando estas pozicio.


Plurkoordinata servomeĥanismo - Hidraŭla servomeĥanismo kombinita el kelkaj unukoordinataj aŭ dukoordinataj servomeĥanismoj.

R [redakti]

Rapideca servomeĥanismo estas hidraŭla servomeĥanismo, kies elira grando estas rapidecomovofrekvenco.

S [redakti]

Servomeĥanismo regata per stringado - Hidraŭla servomeĥanismo, kies elira grando estas regulata per ŝanĝo de rezistoj kontraŭ movo de likvo.


Simetrie regata hidraŭla servomeĥanismo estas hidraŭla servomeĥanismo, en kiu la regata fluo de likvo estas kondukata al ambaŭ laborspacoj de servomotoro (ekz. ambaŭflanka hidraŭcilindro, rotacia hidraŭmotoro).

U [redakti]

Unukoordinata servomeĥanismo - Hidraŭla servomeĥanismo kun unu regata elira membro.