Ĝet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝet
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Umm el-Qa'ab vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Unua egipta dinastio vd
Patro Ĝer vd
Patrino Herneith vd
Edz(in)o Ahaneith • Meritneith vd
Infanoj Den vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ĜetUaĝe "serpento", estis la kvara faraono de la unua egipta dinastio, ĉ. 2927-2914 a. K[1].

Steleo de Ĝet

Manetono nomas lin Uenefes kaj atribuas al li 23 jarojn (Seksto Julio Afrika) aŭ 42 jarojn (Eŭzebio de Cezareo) da regado. Laŭ la armena versio de Eŭzebio, Vavenefis regis 42 jarojn. Lia regado estis inkluzivita en la damaĝita parto (kaj tial forperdita) de la ŝtono de Palermo.[2]

En la tempo de Ĝet vivis persono, Meritneith, konata pro ties tombo en Abidozo. Meritneith verŝajne estis la edzino de la faraono Ĝer kaj patrino de Ĝet kaj Den. Tiel do ŝi estus reĝino regento en la unua periodo de la regado de Den[3].

Manetono komentis ke en lia epoko malsatego frapis Egiption.

Ĝet entreprenis ekspediciojn ekster Egiptio kaj troviĝis spuroj tra la dezerto araba, en la vojo kiu kondukas al la Ruĝa Maro. Dum lia regado belartoj kaj manartaĵoj multe progresis[4].

Lia entombigloko troviĝas en la tombo Z, en la nekropolo de Umm el-Kaab, en Abidozo. Ĝi havas malgrandajn ĉambrojn kiuj cirkaŭas la funebran ĉambron ene de la konstruaĵo mem, karakterizaxĵo de la mastaboj. Ekster ĝi troviĝis steleo dumetra kiu markis la lokon kie la vizitantoj devis omaĝi lin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. von Beckerath, op. cit.
  2. Wilkinson: op.cit.
  3. Sancho, José Antonio: I dinastía. Arkivigite je 2009-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Djet (en la angla)