Ĝgantija

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plano de la templo

Ĝgantija (malte: Ġgantija) estas la nomo de du megalitaj temploj sur la insulo Gozo, norde de Malto.

La templo

Ili estis starigitaj dum la neolitiko (ĉ. -3600-2500) kaj ili estas la plej malnovaj kompleksaj religiaj konstruaĵoj, kiuj ekzistas en la mondo kaj travivis ĉirkaŭ la mediteraneo sen esti elrabitaj, detruitaj aŭ enterigitaj.

Tiuj temploj ekzistis jam antaŭ la piramidoj de Egiptio (la unua estis konstruita ĉ. -2750) kaj Stonehenge (starigita inter -3100 kaj -1500. Pro la ĉeesto de statuoj reprezentantaj diinon de fekundeco oni supozas ke tie oni praktikis fekundeckulton. Sed en la malta lingvo la nomo similas al gigantoj kaj laŭ legendo la temploj estis konstruitaj de gigantoj kiel gvatturoj.

[redakti] Fotogalerio

[redakti] Bibliografio

  • Joachim von Freeden: Malta und die Baukunst seiner Megalithtempel 1993. ISBN 3-534-11012-9
  • Juergen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom. Bd. 36 der Beitraege zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas, 2003. ISBN 3-930036-70-3

[redakti] Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 36° 2′ 49" n. Br., 14° 16′ 8" ö. L.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj