Ĝiĝiga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝiĝiga
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 159 300  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 9° 21′ N, 42° 48′ O (mapo)9.3542.8Koordinatoj: 9° 21′ N, 42° 48′ O (mapo) [+]
Alto 1 609 m [+]
Ĝiĝiga (Etiopio)
Ĝiĝiga (Etiopio)
DEC
Ĝiĝiga
Ĝiĝiga
Situo de Ĝiĝiga
Ĝiĝiga (Etiopio)
Ĝiĝiga (Etiopio)
DEC
Ĝiĝiga
Ĝiĝiga
Situo de Ĝiĝiga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jijiga [+]
vdr
Ĝiĝiga dumnokte
urba sceno en Ĝiĝiga

Ĝiĝiga - ankaŭ latinliterigata Ǧiǧiga, angle Jijiga aŭ itale Giggiga, amhare ጅጅጋ, somale Jigjiga - estas urbo de Etiopio. Laŭ la stato de la censo de oktobro 1994 ĝi havis 56 821 loĝantojn, kaj laŭ takso de la nacia statistika agentejo en julio 2006 havis 98 076[1] (ne kalkuliĝas la antaŭurba zono). Ĝiĝiga apartenas al la Somala regiono de Etiopio, en la oriento de la lando (ankaŭ nomata Ogadeno). La urbo situas proksimume 80 kilometrojn oriente de la urbo Harar, en distanco de 60 kilometroj de la limo al norda Somalio respektive Somalilando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 19-a jarcento komerca vojo gvidis de la islama urboŝtato Harar tra la vasta ebenaĵo de Ĝiĝiga ĝis la havena urbo Zeila ĉe la Golfo de Adeno. Tra tiu vojo transportiĝis kafo, feloj kaj salo de Harar al la marbordo. La signifo de ambaŭ urboj malpligrandiĝis, kiam en la jaro 1902 pretiĝis la franca fervoja linio de Ĝibuto al Dire-Daŭo - tiu linio ne gvidiĝis tra la altebenaĵo de Harar. Malmultajn jarojn poste la eksterlanda komerco fluis preskaŭ ekskluzive tra la urbo Ĝibuto.

En 1887 la etiopia reganto Meneliko la 2-a, du jarojn antaŭ ol li kroniĝis etiopia imperiestro, konkerigis la urbon Harar kaj malmulte poste la tutan regionon Ogadenon kaj integrigis ĝin kiel "provinco Hararghe" en la etiopian imperion. Lia kuzo (kaj patro de la pli posta imperiestro Haile Selassie) Ras Makonen (1852-1906) iĝis la unua provincestro kaj transformis la urbon Ĝiĝiga al centro de ekspedicioj por subpremo de la somaloj. Per tio kreiĝis fronto kontraŭ la koloniaj imperioj Britio kaj Italio, kiu fine de la 19-a jarcento estis dispartiĝintaj inter si la Kornon de Afriko loĝitan de somaloj.

El inter la somaloj, la religia kaj poste ankaŭ politika gvidanto Mohamed Abdulah Hasan (1856-1920) aparte engaĝite batalis kontraŭ la fremdaj armeoj. Post provoko fare de la brita armeo li kolektis kunbatalantojn, sed kun tiuj en 1900 unue atakis la etiopian armean centron en Ĝiĝiga - ambaŭflanke tiu batalo kostis multajn vivojn. En 1916 oni komencis laŭplane trakonstrui la urbon.

En 1936 la urbo estis okupita fare de la armeo de faŝisma Italio, kiu dum la Dua Mondmilito en 1940 de tie enmarŝis en la britan teritorion Somalilando. En printempo 1943 brita armea atako sukcesis forpeli la italan armeon. Britio arministris la urbon ĝis la jaro 1948. Kiam la urbo tiujare redoniĝis al Etiopio, multaj somaloj perforte protestis kontraŭ tio. La urbo estis divivita en du partojn, unu por la somalaj loĝantoj, kun moskeoj kaj pliaj islamaj sanktejoj, kaj unu por la etiopia armeo kun armeaj loĝejoj, gastejoj, kristanaj preĝejoj kaj lernejoj.

Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj, la Okcidentsomalia Liberiga Fronto (angle mallongigita WSLF) regule atence atakis registarajn instituciojn en la regiono. Celo estis integrigo de la regoino al "Granda Somalio", kiu inkluzivu ĉiujn teritoriojn loĝatajn de somaloj. La milito pri Ogadeno (1977-1978) komenciĝis per la invado de la Somala Nacia Armeo (SNA) en la regionon Ogadenon por subteno de la Okcidentsomalia Liberiga Fronto. Post fortaj bataloj la Okcidentsomalia Liberiga Fronto meze de septembro 1977 sukcesis konkeri la urbon Ĝiĝiga, sed en novembro 1999 malsukcesis pri konkeri de la urbo Harar. En februaro 1978 la etiopia armeo rekonkeris la urbon Ĝiĝiga.

En 1987 la urbo Ĝiĝiga iĝis parto de la aŭtonoma regiono Dire-Daŭo. Per enkonduko de la nova administra disdivido de Etiopio, ĝi komence de la 1990-aj jaroj iĝis ĉefurbo de la nove kreita somala regiono de Etiopio.

Politika situo[redakti | redakti fonton]

La en 1984 fondita Ogadena Nacia Liberiga Fronto (angle Ogaden National Liberation Front, ONLF) konsideriĝsas sekvaĵo de la Okcidentsomalia Liberiga Fronto; ĝi foje atakas registarajn instituciojn kaj eksplodigas bombojn, en urboj sed ankaŭ atake al naftofirmaoj. En aprilo 2007, 200 atakantoj mortigis 74 dungitojn de la Abole-naftokampo proksime de Degehabur, 120 kilometrojn sude de Ĝiĝiga.[2]

Somalaj tribestroj en Ĝiĝiga, kiuj kontraŭas la tribojn subtenantajn la fronton, akuzas la fronton mortigi civilulojn per urbaj bomboeksplodoj. Kaj pro la forta ĉeesto de etiopiaj armeaj unuoj, ankaŭ fare de tiuj ripete okazis perfortoj kontraŭ la homaj rajtoj de la civilaj loĝantoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Centra statistika agentejo de Etiopio: nombroj de loĝantoj en ĉiuj urboj de Etiopio (angle). Arkivita el la originalo je 2007-11-24. Alirita 2012-01-08.
  2. BBC News, la 24-an de aprilo 2007: Scores die in Ethiopia oil attack.[rompita ligilo] Pri la ĝenerala politika situacio de Ĝiĝiga ankaŭ: BBC News, la 14-an de aŭgusto 2007: In the shadow of Ethiopia's rebels[rompita ligilo] (ambaŭ tekstoj anglalingvaj)