Ĝiba baleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĝiba baleno

Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetacea
Subordo: Bartocetacoj Mysticeti
Familio: Balenopteredoj Balaenoptiidae
Genro: Megaptera
Gray, 1846
Specio: M. novaeangliae
Megaptera novaeangliae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ĝiba balenomegaptero ĝibdorsa (Megaptera novaeangliae) el la ordo de cetacoj kaj familio de balenopteredoj vivas vintre en la varmeta maro de la tropikaj zonoj kaj printempe migras suden kaj norden al Ia polusaj regionoj. En la Beringa Maro kaj Alaska Golfo ili vivas grandnombre. Vintre tiuj vivantaj en la Oĥocka Maro naĝas suden preter Saĥaleno, kaj la Kuriloj kaj laŭ Honŝuo al la Insularo Ogasawa kaj Tajvano. La balenoj vivantaj en la Japana Maro do migras laŭ la orienta marbordo de Koreio al la ĉinaj maroj. La ĝiba baleno longas 11,5-15 metrojn kaj pezas 29 tunojn meznombre. Ĝi havas nigran koloron en la dorso kaj blankan en la gorĝo, brusto kaj ventro. Sur ĝiaj gorĝo kaj brusto estas 10-25 sulkoj, kiuj etendiĝas ĝis la umbiliko. Ĝia brusta kaj ventra naĝiloj estas tre longaj.

Ĝiba baleno saltanta

La ĝibaj balenoj ofte grupiĝas. En la grupo troviĝas mamnutrantaj balenoj kaj novnaskitaj idoj. Antaŭ sia enmergiĝo en profundan akvon ili levas sian vostan naĝilon kaj eĉ grandan parton de la posta korpo ekster akvon. La profunda mergiĝado povas daŭri 15-20 minutojn. Ili ŝprucigas mallongan sed dikan akvan kolonon. Ili manĝas ĉefe krustacojn kaj ankaŭ fiŝetojn. Ili ŝatas ruliĝi en akvo kaj iam la tuta korpo elsaltas el la akvo. Falante, ili eligas grandan bruon. Seksumante, la femala kaj maskla balenoj paralele kuŝas sur la akva surfaco. Post 12-monata gravedeco la balenino naskas unu aŭ du idojn. La novnaskito longas 4-5 metrojn. La 11-monata baleno estas demamigita; tiam ĝia longeco jam duobliĝis. La 11,5-12,25 metrojn longa balenino jam sekse maturiĝas. La 12,2 metrojn longa ĝiba baleno povas doni 8 tunojn da graso. Ĝuste pro tio oni multe kaptas ilin. Tamen ili estas fekundaj. Iuj baleninoj povas gravediĝi tuj post la akuŝo.