Ĝibo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĝibo estas dorsa natura elstaraĵo, kaŭzita de grasamaso (ekz tiu de kamelo, zebuo). Oni parolas pri duĝiba kamelo (aŭ baktriana kamelo) (Camelus bactrianus), unuĝiba kamelo aŭ dromedaro kaj senĝibaj kameloj kiel ljamo, alpako, guanako.


Se la ĝibo ne estas natura, normala elstaraĵo sur la dorso aŭ aŭ brusto, kaŭzas ĝin kurbeco de la spino aŭ de la brustosto (sternumo).

Homoj kun ĝibo nomiĝas ĝibuloj. La plej fama - fikcia - ĝibulo estas la romana ludanto de Victor Hugo: Kvazimodo, La sonorilisto de Notre Dame.

Proverbo [redakti]

Ekzistas proverboj pri ĝib(ul)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    « Propran ĝibon neniu vidas. »
  • Citaĵo
    « Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo. »

Referencoj [redakti]

  1. Lernu