Ĝibraltara pundo
El Vikipedio
| Ĝibraltara pundo | |
|---|---|
| Ŝtato: | Ĝibraltaro |
| Subdivido: | 100 pencoj |
| Kodo laŭ ISO 4217: | GIP |
| Mallongigo: | Gib£ |
| Ŝanĝokurzo: (la 25-an de oktobro 2010) |
1 brita pundo = 1 GIP (fikse) 1 eŭro = 0,8873 GIP |
La Ĝibraltara pundo estas la nacia valuto de la brita transmara teritorio Ĝibraltaro. Unu pundo estas dividita je cent pencoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas GIP. Per difino, unu ĝibraltara egalvaloras al unu brita pundo.
Ekde la jaro 1927 en Ĝibraltaro aldone al moneroj kaj monbiletoj de la brita pundo cirkulas apartaj ĝibraltaraj monbiletoj kaj ekde la jaro 1988 ankaŭ apartaj moneroj.