Ĝibraltaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝibraltaro
angle: Gibraltar, hispane: Gibraltar
dependa teritorio
Flughaveno en Ĝibraltaro kun ununura ŝoseo, Golfo de Ĝibraltaro kaj La Línea el La roko
Oficiala nomo: Gibraltar
Moto: Nulli Expugnabilis Hosti
Ŝtato Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
Duoninsulo Iberio
Historiaj regionoj Vandaloj, Berberoj, Hispanio
Najbaras kun Hispanio, Ĝibraltara markolo
Najbara urbo La Línea de la Concepción Andaluzio
Memorindaĵoj Katedralo de sta. Maria, Katedralo de Plej sta. Triunuo
Konstruaĵo Moskeo Ibrahim-al-Ibrahim
Ĉefurbo Gibraltar
 - mezo Gibraltar
 - koordinatoj 36° 08′ 00″ N 05° 21′ 00″ U / 36.13333 °N, 5.35000 °U / 36.13333; -5.35000 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Roko de Ĝibraltaro
 - alteco 426 m s. m.
Areo 6,8 km² (680 ha)
Loĝantaro 29 431
Denseco 4 328,09 loĝ./km²
Akvoj Mediteraneo, Atlantiko
Orogenenezo
montariĝo
Roko de Ĝibraltaro
Ĝardenoj Ĝibraltaraj Botanikaj Ĝardenoj
Animalaro Ĝibraltara makako
Estiĝo 1713
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2, marto ĝis oktobro)
Aŭtokodoj GBZ
ISO 3166-1 GIB / GI
Oficiala lingvo angla lingvo
Neoficiala lingvo hispana lingvo
Himno Ĝibraltara Himno
Situo de Ĝibraltaro enkadre de Eŭropo
Situo de Ĝibraltaro enkadre de Eŭropo
Situo de Ĝibraltaro enkadre de Eŭropo
Situo de Ĝibraltaro rilate al Hispanio
Situo de Ĝibraltaro rilate al Hispanio
Situo de Ĝibraltaro rilate al Hispanio
Mapo de Ĝibraltaro
Mapo de Ĝibraltaro
Mapo de Ĝibraltaro
Vikimedia Komunejo: Gibraltar
Retpaĝo: Gibraltar.gov.gi
Kabino de ĝibraltara telfero veturas eksteren el Ĝibraltaraj Botanikaj Ĝardenoj al pinto de Roko de Ĝibraltaro.
Moskeo Ibrahim-al-Ibrahim estis donacita de Reĝo Fahd el Sauda Arabio.
Vido al Roko de Ĝibraltaro el La Línea de la Concepción

Ĝibraltaro (angle Gibraltar [ĝibrelta], hispane Gibraltar [ĥibraltar']) estas Dependa teritorio de Britio en Suda Eŭropo, kaj flug- kaj marbazo ĉe la suda fino de Hispanio, ĉe la Ĝibraltara Markolo.

Strategie grava lokiĝo kiel ponto inter Eŭropo kaj Afriko kaj kiel "ŝlosilejo" en Ĝibraltara markolo inter Atlantiko kaj Mediteraneo. Ĝi estas esence granda fortikejo-roko, traborita de facile defendeblaj tuneloj.

La loĝantaro estas idoj de britoj, hispanoj, maltanoj, ĝenovanoj, marokaj sefardoj, hindianoj kaj aliaj. La oficiala lingvo estas la angla, sed ĝenerale oni ankaŭ parolas hispane andaluzece.

Aliaj enloĝantoj estas la ĝibraltaraj makakoj, la ununuraj nature sovaĝaj simioj de Eŭropo.

Ekonomio

Antaŭe la brita garnizono estis la ĉefa monfonto. Kiam, post Malvarma milito, la brita armeo malĉefigis la ĝibraltaran bazon, la kolonia registaro decidis igi la landon ejo por internacia bankaro. Ankaŭ la malaltaj tarifoj igas ĝin komercejo por petrolo el kaj al la apuda rafinejo en Algeciras.

La "Interkonsento de la Eŭropa Konsilio de 1990 pri monpurigado" ne validas por Ĝibraltaro; tiu fakto estas ofte kritikata.

La nacia valuto estas la Ĝibraltara pundo.

Historio

Estas antaŭhistoriaj prahomaj restaĵoj.

Romianoj nomis ĝin kaj Calpe, kaj konsideris ĝin kaj monton Abila monton en Afriko la Kolonoj de Herkulo. Ne konfuzu ĝin tamen kun Calpe, marborda urbo en Hispanio ankaŭ kun granda rokmonto Ifach.

Ĝia etimo araba [ĝebel al tarik] "monto de Tarik ben Zijad" aludas al ĝia rolo dum la invado de maŭroj en Iberio en 711.

Dum la Sukceda Milito de Hispanio, Britio konkeris ĝin (1704), pravigonte sian posedon per traktato de Utreĥto (1713). Ĝi restas la "unulasta kolonio en Eŭropo".

Hispanio de tiam iredentismas pri ĝi.

Hispana diktaturestro Francisco Franco decidis fermi la teran pasejon, hispane la verja, "la krado [do, ne landlimo]", por trudi la redonon. Tio kaŭzis profundan malfidon de ĝibraltaranoj pri enhispaniiĝo. La kruta malsamo pri vivnivelo inter riĉaj ĝibraltaranoj kaj apudaj malriĉaj loĝantoj de Campo de Gibraltar ankaŭ malkonsilas la rehispaniiĝon.

En 1969 la konstitucio firmigas la ligojn al Britio.

Multaj ĝibraltaranoj preferas daŭrigi la koloniecon aŭ sendependiĝi post memdecidado, kvankam la hispana registaro kaj, oficiale, la brita citas la traktaton, kiu ordonas, ke Britio rajtas cedi la teritorion al Hispanio. En 2002 oni balotis kaj 98,97% de la loĝantoj esprimis sian fidon je Britio kaj ne volis komunan regadon de Hispanio kaj Britio (187 loĝantoj balotis por, kontraŭ 17.900).

La flughaveno, konstruita sur istmo ne atribuita laŭ la traktato, estis diskutaĵo inter registaroj. La afero baris komunan eŭropunian politikon pri aviado.

Kulturo

La popmuzika grupo Melon Diesel estas ĝibraltara.

Jules Verne en sia romano Gil Braltar karikaturis hispanan etnobelon, kiu intencas dresi la simiojn por konkeri Ĝibraltaron el Britio.

Roko de Ĝibraltaro
Roko de Ĝibraltaro