Ĝibutia frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĝibutia frankolino
Ĝibutia frankolino
Ĝibutia frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. ochropectus
Francolinus ochropectus
(Dorst & Jouanin, 1952)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĝibutia frankolinoKukaake, Francolinus ochropectus, estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Ĝi estas unu el ĉirkaŭ 40 specioj de frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Ĝi formas superspecion kun F. erckelii, F. jacksoni, F. castaneicollis kaj F. nobilis.

Tiu afrotropisa birdo estas draste endanĝerigita kaj troviĝas kiel endemio nur en Ĝibutio, lando de orienta Afriko. Tiu specio estas grizecbruna ĝenerale kun blanka strieco en ties subaj partoj kiu iĝas pli fajna en supraj partoj. Ĝi havas nigrajn markojn kape kaj grizan kronon kaj havas mallongan voston. Ĝi estas 35 cm longa, kaj pezas 940 g.

Ties natura biotopo estas altaltitudaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj komponita ĉefe de altkreska junipero. Tamen la juniperaj arbaroj preferataj de la frankolino estas formortantaj kaj tiele tiu specio troviĝas ankaŭ en aliaj vivejoj, kiaj arbaroj de buksoj. Tiu birdo estas konata nur el du lokoj en Ĝibutio, unu el kiuj estas delonge nekontrolata. Ĝi povas troviĝi en malgrandaj grupoj kaj estas ege timida.

Ili manĝas berojn, semojn kaj termitojn, kaj la reprodukta sezono okazas inter decembro kaj februaro. Ĝi estas konsiderata draste endanĝerita specio ĉar ties populacio suferis malpliiĝon de 90 % en 20 jaroj. La degradado de la junipera biotopo pro homa tuŝado, kia tropaŝtado, estas ĉefa minaco al la frankolina survivado. Konservadaj laboroj inkludu restaŭradon de juniperaj arbaroj, kaj studojn por akiri akuratajn populacikalkulojn kaj levi konsciencon.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Birdoj de la familio de Fazanedoj, kiaj la Ĝibutia frankolino, estas malnovmondaj surgrunde loĝantaj ĉaskokoj, multaj el kiuj troviĝas en arbaroj.[1] Frankolinoj estas surteremaj birdoj kiuj manĝas insektojn, vegetalan materialon kaj precize semojn. Plej parto de specioj havas hokoforman supran bekon, voston kun 24 plumoj, kaj ĉe multaj el ili la masklo havas tarsajn spronojn.[2] El la 41 nunaj specioj, 36 troviĝas nur en Afriko.

La Ĝibutia frankolino estis origine kolektita la 22an de februaro, 1952 fare de kapitano Albospeyre, la militista komandanto de Tadjoura ĉe la Forêt du Day.[3] Ĝi estis poste priskribita de la franccaj ornitologoj Jean Dorst kaj Christian Jouanin poste tiun jaron kiel Francolinus ochropectus.[3] La specifa epiteto devenas el la antikva greka ochros, kiu signifas "okra",[4] kaj la latina pectus, signife "brusto".[5] Aliaj aŭtoroj proponis movi la specion al aliaj genroj, kiaj Oreocolinus kaj Pternistis, tiu lasta movo proponita per ĵusa klopodo reorganizi la genron Francolinus, kiu inkludus 23 aliajn frankolinojn.[6] Tame neniu el tiuj estis amplekse akceptata.

La distingo de tiu specio estis priskribita kiel malmulte konvinka fare de kelkaj aŭtoroj,[6] kvankam ties statuso kiel vera specio estis plukonsiderata.[6][7] Ĝi formas superspecion kun la Jaksona frankolino, la Konga frankolino, la Brunnuka frankolino kaj la Erkela frankolino;[6] Ĝi estas ĉefe rilata al la du lastaj specioj kaj estas intermeza al ili kaj pro loko kaj pro morfologiaj karakteroj. La Ĝibutia frankolino ne havas agnoskitajn subspeciojn.[6]

Tiu specio estis iam nomata Okrabrusta frankolino, Tadjura frankolino kaj Palventra frankolino.[8] Por la lokanoj de Ĝibutio ĝi estas konata kiel kukaake.[9]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu frankolino estas fortika birdo proksimume 35 cm longa kaj 940 g peza.[10][11] Ĝi estas grizecbruna ĝenerale kun blanka strieco en subaj partoj kiu iĝas pli fajna ĉe kapo.[10] La birdo estas pli malhela dorse ol ĉe siaj subaj partoj.[11] La nuko havas ruĝecan nuancon, dum la krono estas griza.[10] La frunto, brido kaj okulstrio formas nigran maskon,[11] kaj la mentono kaj la gorĝo estas blankecaj.[11] La plumoj de korpo kaj kolo havas oran aŭ pajlan centron kiu estas markata malhelbruna kaj bordata blanke.[11] La vosto estas mallonga.[10] La beko estas nigra kun iom da flava en la suba makzelo, kaj la kruroj estas verdecflavaj.[10]

Ambaŭ seksoj estas similaj, kvankam la masklo averaĝe estas iom pli granda ol la ino kaj havas du elstarajn spronojn en kruroj, dum la ino estas praktike sensprona.[12] La junulo similas al plenkreskulo, sed ĝi estas pli senkolora, kun sablokolora strieco en subaj partoj.[12]

La alvoko de tiu specio estas tremorapida erk erk erk-kkkkkkkk kiu descendas al rideca pepado.[10] Manĝantaj birdoj povas elsendi bastonan konversecan klukadon.[12]

Neniu alia frankolino kunhavas la limigitan teritorion de tiu birdo (kvankam la Flavkola frankolino loĝas aliloke en Ĝibutio) kaj tiele malprobable ĝi estas konfuzebla kun iu ajn alia specio.[12]

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

La Ĝibutia frankolino estas endemia de Ĝibutio, lando en Orienta Afriko, kaj konata el nur du lokoj. Unu estas la Forêt du Day ĉe la Montoj Goda, proksimume je 25 km norde de la Golfo de Tadjura.[13] Tiu loko estas nur 15 km² kaj suferas pliiĝantajn vivejoŝanĝojn.[3] La alia loko situas en la Montoj Mabla, kiuj estas je 80 km nordoriente de la Forêt du Day kaj restas nekontrolita.[3][13] Tiu loko suferis pli da homa ĝenado ol la Forêt du Day, kaj estas pro tio konsiderata malpli taŭga.[1] Kombine la totala ĉirkaŭkalkulata teritorio de tiu birdo estus 58 km².[10]

Tiu frankolino preferas densajn arbarojn de altkreska junipero kun fermita kanopeo inter 700 kaj 1500 m alte,[1][14] kaj prefere ĉe altebenaĵo.[10] Mikse kun tiu arbara vivejo estas buksoj (Buxus hildenbrandtii) kaj olivarboj (Olea europaea africana).[1] Tiu frankolino troviĝas en duaranga arbaro, buksarbaro (Buxus hildenbrandtii), kaj arbaro de akacio (Acacia sayal).[13][15] Ili kuraĝas ankaŭ ĉe pli malferma arbaro kaj uedoj post la reprodukta sezono.[9][16] Multe de la birda afrikajunipera arbarvivejo estis damaĝita aŭ detruita pro homa uzado; la kapablo de tiu mortanta arbaro por elteni la Ĝibutian frankolinon restas nekonata, kvankam oni vidis kelkajn junulojn en ĝi.[10] Oni supozas, ke tiuj birdoj reagas al la detruo de sia junipera biotopo per klopodo trovi habitaton tiom proksime kiom eblas.[16] Oni konstatis, ke pro malpliiĝo de la junipero, Buxus hildenbrandtii estas nune la hegemonia arbo en la areoj plej ofte loĝataj de la frankolino.[1]

Ekologio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu specio loĝas en malgrandaj grupoj kaj estas tre timida, ofte restanta en densa vegetaĵaro por eviti detekton,[14] kaj tiele ties ekologio estas malmulte studita.[1] Oni supozas, ke la frankolino povas migri el pli subaj altitudoj al pli altaj altitudoj kaj al junipera arbaro en la pli varmaj monatoj.[13] Tiu birdo estas plej aktiva kaj plej preta alvoki inter 6 am kaj 9 am.[1] Ili manĝas berojn, semojn, termitojn kaj figojn.[3] Ili estas monogamaj kaj la reprodukta sezono estas inter decembro kaj februaro.[3]

Oni malkovris nur unu neston, kiu situis en montodeklivo, kaj estis neprofunda herbokovrita depresio entere.[3] Tiuj birdoj ripozas en proksimaj arboj je altoj de 5 al 8 m.[11] Ili estas probable monogamaj, kaj lokanoj diras ke la ovaroj estas tipe de 7 al 9 ovoj, sed tio restas nekonfirmata.[12]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Arbaro de Acacia simila al tiu kie la Ĝibutia frankolino estas foje vidata

Tiu specio estas konsiderata draste endanĝerita fare de la IUCN ĉar ĝi suferis malpliiĝon de 90 % en nur ĉirkaŭ 20 jaroj.[13] En 1977, oni ĉirkaŭkalkulis 5600 birdojn en Forêt du Day, kiu estis la ununura konata loko por tiu specio tiam.[3] Ĉirkaŭ 1986, tiu nombro falis al nur 1,500 individuoj. La specio estis malkovrita je sia dua loko en la montoj Mabla en 1986.[3] Dum la populacio de la montoj Mabla bezonas kontrolon, la nombroj de Forêt du Day plufalas, kun nur 500 al 1000 Ĝibutiaj frankolinoj kalkulitaj en 1998 kaj nur 115 al 135 en 2004.[3] La totala monda populacio en 2006 estis ĉirkaŭkalkulata je inter 612 kaj 723 plenkreskuloj.[3]

Tiu specio estas minacata pro habitatodetruo. Ĉe Forêt du Day, 95 % de ties preferata biotopo de altkreska junipero estas mortinta aŭ mortanta kaj estas nekapabla elteni tiun birdon.[3] Dum aperos alia tialo por tiu detruo, restas tropaŝtado fare de bovoj, kameloj kaj kaproj, kio ŝajne estas grava faktoro,[3] kun pluvo, klimata ŝanĝo, kaj funga malsano.[3] Oni supozas minacoj ankaŭ ĉasadon, kolektadon de fajroligno, ovokolektado kaj ĝenerala homa ĝenado.[14][15] Ĉe montoj Mabla, la vivejo estas degradata pro kolekto de fajroligno kaj tropaŝtado.[3]

En 1937, parto de Forêt du Day estis ene de Nacia Parko Arbaro Day; sed tiu konsidero ne plu validas.[3] Oni studis la areon kaj la mediaj kaj ekonomiaj temoj rilataj; oni plibonigis malmulte el la sugestoj el tiuj studoj, parte pro malfacilaĵoj en Ĝibutio el komenco de la 1990-aj jaroj.[3] Maje de 2008, 1000 km² de arbaro ĉe la vilaĝo de Day estis dediĉita al rearbarigo kiel klopodo restaŭri iom de la damaĝita biotopo de la frankolino.[14] Studoj estas farataj por determini populacigrandojn kaj nunan teritorion, inklude planojn por kontroli la tre nekonatan lokon de la montoj Mabla kaj eventuale taŭgajn areojn inter la du konataj lokoj.[10] Helpa kampanjo en lokaj lernejoj okazis en 2008 por krei konscion pri la specio.[14]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

La majoritato de la indiĝenoj de la areoj ĉirkaŭ la teritorio de la frankolino konscias ke la specio gravas, ĉu pro la viando, kiu povas esti manĝata de islamanoj kiuj estas la hegemonia religia grupo de la regiono, aŭ pro tio ke ĝi estas parto de la natura heredaĵo de la regiono.[1] La specio estas rare manĝata nune pro ties rareco, sed antaŭ jardekoj la specio estis tiom komuna ke ĝi estis facile kaptata kiam ĝi alproksimiĝis al vilaĝoj.[1]

La Ĝibutia frankolino aperis en du poŝtmarkoj; unu en 1989 el Ĝibutio, kaj alia el la Franca Teritorio de Afaroj kaj Isaoj, kiu estis la nomo de Ĝibutio dum la franca koloniado en 1972.[17]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 . The decline of the Djibouti francolin and juniper woodland in the Forêt du Day, Djibouti: A response to climate changes and grazing pressure?. World Pheasant Association (September 2007). Arkivita el la originalo je 2011-10-06. Alirita 2008-12-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-06. Alirita 2011-03-13.
  2. B. P. Hall (1963) "The Francolins, a study in speciation." (PDF) Bulletin of the British Museum 10(2):105-204
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 editor, Erik Hirschfeld. (2007) Rare Birds Yearbook 2008. England: MagDig Media Lmtd, p. 86. ISBN 9780955260735.
  4. Henry George Liddell kaj Robert Scott. (1980) A Greek-English Lexicon (Abridged Edition). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0199102074.
  5. Simpson DP. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, London: Cassell Ltd., p. 883. ISBN 0304522570.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Djibouti Francolin (Francolinus ochropectus). The Internet Bird Collection. Alirita 2009-01-01.
  7. Clements, James F. (2007) The Clements Checklist of Birds of the World Sixth Edition. Ithaca, New York: Comstock Publishing Associates, p. 67. ISBN 9780801445019.
  8. Sibley, Charles Gald; Burt Leavelle Monroe. (1990) Distribution and Taxonomy of Birds of the World. New Haven, Connecticut: Yale University Press, p. 14. ISBN 0300049692.
  9. 9,0 9,1 . Djibouti francolin conservation project second phase 2006. World Pheasant Association (November 2006). Alirita 2008-12-31. [rompita ligilo]
  10. 10,00 10,01 10,02 10,03 10,04 10,05 10,06 10,07 10,08 10,09 Species factsheet: Francolinus ochropectus. BirdLife International (2008). Alirita 2008-12-30.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 (June 2001) Endangered Wildlife and Plants of the World. USA: Marshall Cavendish Cooperation, p. 582–583. ISBN 0761471995.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 Madge, Steve; McGowan, Phil. (2002) Pheasants, Partridges and Grouse. Christopher Helm, p. 223–224. ISBN 0713639660.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 . Djibouti francolin conservation project report on first phase 2004. World Pheasant Association (Septembro 2004). Alirita 2008-12-31. [rompita ligilo]
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 (2008) Rare Birds Yearbook 2009. England: MagDig Media Lmtd, p. 86. ISBN 9780955260759.
  15. 15,0 15,1 Conservation of the Djibouti Francolin. Conservation des Espèces et des Populations Animales. Arkivita el la originalo je 2006-06-22. Alirita 2008-12-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-06-22. Alirita 2011-03-13.
  16. 16,0 16,1 Management planning for the Djibouti francolin. World Pheasant Association (2007). Alirita 2008-12-31.
  17. Djibouti Francolin Stamps. Bird Stamps. Alirita 2009-01-01.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Blot, J (1985) Contribution to our knowledge of the biology and ecology of the pale-bellied Francolin Francolinus ochropectus Dorst and Jouanin. Alauda. 63(4):244-256.
  • Zomo S. Y. Fisher, Samantha Cartwright, Clive Bealey, Houssein A. Rayaleh, Philip McGowan kaj E. J. Milner-Gulland (2009). The Djibouti francolin and juniper forest in Djibouti: the need for both ecosystem and species-specific conservation. Oryx 43:542-551 COI::10.1017/S0030605309990214

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]