Ĝido
Ĝido (arabe جدّة, [ĝeddah] aŭ [ĝiddah]) estas la dua plej granda urbo de Sauda Arabio kaj ĝia plej grava haveno ĉe la Ruĝa Maro havanta universitaton.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La urbo situas en la provinco Heĝazo laŭ Ruĝa Maro kaj probable havas pli ol 3,4 milionojn da loĝantoj. Ĝi estas la haveno de Mekao, situanta ĉ. 70 km oriente. Multaj pilgrimantoj al Mekao iras tra Ĝido.
Historio [redakti]
Laŭ tradicio Ĝido enhavas la tombon de Evo, la biblia prapatrino de la homaro. Arabaj fiŝistoj vivis tie jam antaŭ Kristo. Oficiale la urbo fondiĝis en 646. Inter 1517-1916 ĝi apartenis al la Osmana Imperio, kiel aŭtonoma parto de Heĝazo. En 1813 batalo okazis por la urbo. En 2009 inundo okazis pro abrupta pluvo.
Ekonomio [redakti]
Escepte nafton ĉiuspecaj varoj alvenadas en la havenon. Tial Ĝido estas grava komercejo de la lando.
Klimato [redakti]
Ĝido havas dezertan klimaton. Jare pluvas nur po 67 mm. Somere la temperaturo estas ofte pli, ol 40 °C.
Vidindaĵoj [redakti]
Famuloj [redakti]
- Usama bin Laden tie naskiĝis
Partneraj urboj [redakti]
Ĝido havas 23 partnerajn aŭ ĝemelajn urbojn: