Ĝigolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝigolo estas viro proponanta al virinoj por paga kompanion, akompanon en socion kaj donanta seksumajn servojn, sed tio ne estas nepre tio, kion oni pensas pri ĝigoloj. Multaj virinoj ne volas seksumadon kun ĝigolo, ili volas nur viran akompanon en socion, restoracion ks. Same kiel prostituitino donas seksan liberigon al viroj, la ĝigolo donas seksan kontentigon al virinoj. Rilate al karaktero de virinoj, kiuj ĝenerale serĉas prefere komprenon kaj atentemon, diference de viroj, kiuj pagas al prostituitinoj por ebleco realigi seksan liberigon, la ĝigolo estas elserĉata ofte kiel bona kompaniulo. Vico da virinoj fakte ne havas intereson realigi kun la ĝigolo koiton - la virinoj estas en plimulto da kazoj en sia karaktero aliaj ol la viroj. Kelkaj virinoj ne ricevas en longdaŭraj rilatoj de siaj kunuloj ĝentilecon, atentemon, teneron, sentojn de graveco kaj agnoskon. Vico da virinoj volas, por ke la viro, al kiu ili pagos por la akompanado, estu al ili precipe ĝentila, atentema kaj kara, ke li iru aĉetadi kun ili, iru kun ili vespermanĝi kaj simile.