Ĝimkano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝimkano (devenas de hinda vorto kiu signifas "sportejo") estas hinda termino por loko kie sporta konkurso okazas kaj temas pri plej diversaj konkursoj por elprovi la lertaĵojn de la konkursantoj.

Pli ĝenerale, ĝimkano rilatis (kaj ankoraŭ rilatas) al socia kaj sporta klubo en la hinda subkontinento, kaj en aliaj aziaj landoj interalie Malajzio, Tajlando, Birmo kaj Singapuro, kaj ankaŭ Orienta Afriko.

En Britio, la termino ĝimkano nun preskaŭ ĉiam temas pri ĉevalrajdada evento, ofte kun la emfazo pri infana partopreno (tiuj organizitaj de la Poneo Klubo), kvankam en la pasinteco la vorto estis foje uzita por motorsportaj eventoj.

En ĉevalrajdadaj konkursoj, ĝimkanaj klasoj estas rapid-tempomezuritaj eventoj kiel barela kurado, ŝlosiltruo, bareleta vetkuro (ankaŭ konita kiel "malsupren kaj reen"), kaj slalomo. En la okcidenta Usono, ĉi tiuj konkursoj estas kutime nomitaj "O-Mok-See" (ankaŭ literumita O Mok See aŭ "Omoksee") konkurso, termino devena de indiĝena amerikana frazo kun signifo "ĉevalrajdaj ludoj."